Gantopupo (Interreto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri uzantokonto en Interreto. Por fizika gantopupo rigardu la paĝon Ŝtrumpeta marioneto. Por projekta paĝo legu la artikolon Vikipedio:Gantopupo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Pupo.

Gantopupo, aŭ virtualulo estas uzantokonto en Interreto uzata por trompo aŭ manipulado. La angla termino sockpuppet devenas de la vortkombino sock puppet kies signifo estas «ŝtrumpeta marioneto». Komence la termino temis pri tiuj personoj, kiuj ŝajnigas esti aliaj personoj kaj parolas kun aŭ pri si[1].

Nuntempe ĉi tiu termino inkludas ajnan uzon de interretaj uzantokontoj, kiu intence konfuzas homojn. Ekzemple, gantopupoj povas esti kreataj por reklami kompaniojn[2], por manipuli la opinion de retkomunumo[3], por ĉirkaŭiri forbaron en TTT-ejo. Uzo de pseŭdonimo kaj kreo de gantopupo estas malsamaj nocioj. Gantopupo prezentas sin kiel personon neniel rilatan al koncerna homo (kvankam envere ili estas la sama persono). En multaj interretaj komunumoj oni forbaras gantopupojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumente konfirmita uzo de la angla termino sockpuppet okazis la 9-an de julio 1993[4]. Tamen antaŭ 1996 oni en Uzreto (Usenet) uzis tiun vorton ege malofte.

La vorto sockpuppet ĉeestas en la Oxford English Dictionary. Laŭ ĉi tiu vortaro, gantopupo estas persono, kiel agojn kontrolas iu alia. La vortara artikolo enhavas ligilon al U.S. News & World Report.

Foje aperas recenzoj fare de verkistoj pri iliaj propraj verkoj. Walt Whitman kaj Anthony Burgess recenzis siajn librojn sub pseŭdonimoj[5]. Same faris Benjamin Franklin[6].

La 21-an de oktobro 2013 la Fondaĵo Vikimedio kondamnis pagatan redaktadon de Vikipedio fare de gantopupoj, kaj du tagojn poste malpermesis redaktadon de Vikipedio fare de la kompanio Wiki-PR[7]. En aŭgusto kaj septembro 2015 la Fondaĵo denove trovis gantopupojn, konatajn kiel Orangemoody[8].

Kaŭzoj uzi gantopupojn[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭiro de forbaro[redakti | redakti fonton]

Unu el la kaŭzoj uzi gantopupojn estas forbaroj, malpermesoj aŭ aliaj sankcioj. Iuj homoj povas provi ĉirkaŭiri forbaron per kreo de nova uzantokonto[9].

Falsado de voĉdono[redakti | redakti fonton]

Gantopupoj povas influi rezultojn de enketadoj farataj en Interreto. Krome gantopupoj povas interveni diskuton, kreante iluzion de subteno de ies opinio (ankaŭ tiam, kiam voĉdono ne okazas). Tia maniero de manipulado ricevis la nomon «atako de Sybil».

Gantopupoj estas uzataj por gerila merkatiko. Merkatikisto kreas unu aŭ kelkajn uzantokontojn, per ĉiu el ili verkataj estas mesaĝoj kiuj rakontas pri avantaĝoj de iu varo, laŭdas iun aŭ alian libron aŭ ideologion[10][11].

Gantopupoj sub falsa flago[redakti | redakti fonton]

Gantopupoj estas uzataj kiel maniero agi sub falsa flago. Uzanto kreas tian gantopupon kaj verkas per ĝi mesaĝojn kontraŭajn al sia opinio. Tamen tiaj mesaĝoj servas ne por pruvi la kontraŭan vidpunkton, sed nur por misprezenti ĝin kiel stultan. Finfine tio povas rezulti, ke oni subtenos la vidpunkton de tiu uzanto. Tiaj gantopupoj ofte kondutas malracie, malklere aŭ fanatike, uzas facile refuteblajn tezojn. Rezulte malhonorataj estas raciaj argumentoj kontraŭ la vidpunkto de la uzanto-«gantopupestro»[12]. Tiaj gantopupoj kondutas simile al interretaj troloj.

Foje okazas, ke iu kreas trolon, kiu en siaj vortoj sekvas iun aŭ alian pozicion sed estas direktata fare de uzanto kiu kontraŭas tiun pozicion. Mesaĝoj de tia trolo estas dediĉitaj al la deklarita vidpunkto kaj kvazaŭ celas influi la opinion de la grupo. Tamen ofte menciataj estas problemoj de tiu vidpunkto. La vera celo de la trolo estas semi timon, malcertecon kaj dubojn en la komunumo.

«Viandpupo»[redakti | redakti fonton]

La angla vorto meatpuppet laŭvorte signifas «viandpupo» kaj estas uzata por aĉiga priskribo de konkreta konduto de iuj homoj. La termino estis uzata jam antaŭ la disvastiĝo de Interreto. Ekzemple, ĝi estas renkontebla en la sciencfikcia rakonto de Ursula K. Le Guin «La taglibro de la rozo» (1976)[13]. En la romano de William Gibson Neuromancer (1984) ĉeestas la vortkombino meat puppet[14]. Redaktantoj de Vikipedio nomas tiel novan redaktanton, se ili opinias ke tiu estas kaŝe ligita al iu jama redaktanto. Tiu nova redaktanto estas reala persono (ekzemple amiko de jama redaktanto), kiu estas uzata fare de alia redaktanto kaj pro tio similas al gantopupo.

La recenzisto en la revuo Wired Lore Sjöberg [Lore Ŝoberg] verkis satiran terminaron dediĉatan al kritiko de Vikipedio. Tie li interpretis la vorton meatpuppet kiel «persono kiu malkonsentas kun vi».

Kelkaj aliaj fontoj priskribas la vortojn meatpuppet kaj sockpuppet kiel sinonimojn. Ekzemple, laŭ unu reta enciklopedio, «viandpupo» «publikigas komentojn en blogoj, vikioj kaj aliaj retejoj por igi interesiĝon pri io en la komunumo».

Senmaskigo de gantopupoj[redakti | redakti fonton]

Por kontroli uzantokontojn, oni komparas IP-adresojn kaj analizas stilon de mesaĝoj[15].

Juraj postsekvoj de uzo de gantopupoj[redakti | redakti fonton]

En 2008 en Misurio (Usono) la 49-jara Lori Drew estis juĝata pro kreo kaj kontraŭregula uzo de uzantokonto ĉe Myspace. Ŝi pretendis esti 16-jara knabo kaj konatiĝis kun la 13-jara Megan Meier, kiu konfliktis kun ŝia filino. Kiam la virtuala knabo ĉesis interkomuniki kun Megan Meier, ŝi suicidis. Lori Drew estis konsiderita kiel kulpa pri provizo de malveraj informoj kaj malobservo de la uzreguloj de Myspace[16][17]. Tamen poste la verdikto estis abolita[18][19].

En 2014 la Distrikta kortumo de Florido (Usono) malpermesis uzon de gantopupoj kaj rezoluciis, ke falsigo de identecoj estas kontraŭleĝa konduto.

Ekzemploj de uzo de gantopupoj[redakti | redakti fonton]

Reklamado[redakti | redakti fonton]

En 2007 oni eltrovis, ke la ĝenerala direktoro de Whole Foods Market, John P. Mackey afiŝis ĉe Yahoo Finance mesaĝon kiu reklamis lian kompanion kaj rakontis pri malfacila estonteco de ĝia konkuranto, Wild Oats Markets; li ne menciis, ke li havas rilaton al Whole Foods Market. Post ekiĝo de disputo Whole Foods Market asertis, ke neniu el liaj agoj malobservas leĝojn[20][21].

Biasaj recenzoj pri libroj kaj filmoj[redakti | redakti fonton]

La komputila paneo ĉe Amazon.com en 2004 helpis eltrovi ke kelkaj aŭtoroj verkadis recenzojn pri siaj libroj. Ekzemple, John Rechy, aŭtoro de la romano «City of Night» (1963) ofte verkis falsajn reagojn pri siaj libroj, taksante ilin je kvin steloj[5].

La brita verkisto Stephen Leather konfesis en 2012 ke li uzis gantopupojn por laŭdi siajn librojn. Li asertis ke «tion faras ĉiuj». Li konstruis «reton de fikciuloj» kelkajn el kiuj administris liaj amikoj, ili diskutadis librojn kaj interkomunikis kun Leather. Samjare la brita verkisto Ellory konfesis uzon de gantopupoj; per ili li verkis laŭdan reagon pri ĉiu sia romano kaj foje kritikis aliajn aŭtorojn[22][23][24].

Direktoro pri merkatiko de Sony elpensis recenziston David Manning kiu rekomendis filmojn de Columbia Pictures (parto de Sony). Tiuj «rekomendoj» estis uzataj en reklamo[25].

Komentoj en blogoj[redakti | redakti fonton]

La usona ĵurnalisto Michael Hiltzik estis suspendita disde publikigo en sia blogo ĉe la retejo de Los Angeles Times ĉar li konfesis ke li mesaĝis tie kaj en aliaj retejoj per gantopupoj[26][27].

Aŭtoro de artikoloj por la usona revuo The New Republic, Lee Siegel estis suspendita disde verkado de blogo ĉar li komentis tie sub pseŭdonimo Sprezzatura; en tiuj komentoj li negative opiniis pri Jon Stewart, skribis ke «Siegel estas brava, brila kaj pli sprita ol Stewart iam ajn estos»[28][29].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Definition of sockpuppet (angle). Arkivita el la originalo je 2014-10-15. Alirita 2021-10-31.
  2. Brad Stone (2007-07-16). The Hand That Controls the Sock Puppet Could Get Slapped (angle). The New York Times.
  3. K. Elsner. China Uses an Army of Sockpuppets to Control Public Opinion – and the US Will Too (angle).
  4. Dana Rollins (1993-07-09). Arty/Scotto (angle). Alirita 2009-06-03.
  5. 5,0 5,1 Amy Harmon (2004-14-04). Amazon Glitch Unmasks War Of Reviewers (angle). The New York Times.
  6. «Назови этого Бена» (ruse).
  7. Matthew Roth (2013-11-19). Wikimedia Foundation sends cease and desist letter to WikiPR (angle). Fondaĵo Vikimedio.
  8. Stuart Dredge (2015-09-06). Wikipedia founder backs site's systems after extortion scam (angle). The Guardian.
  9. (en) Bailey Poland, Haters: Harassment, Abuse, and Violence Online, University of Nebraska Press,‎ (ISBN 9781612347660).
  10. Mark Sweney (2008-05-21). Should stealth marketing be regulated? (angle). The Guardian. Alirita 2010-05-23.
  11. Kyle Pafrath (2005-12-14). I'd Love This Product Even If I Weren't A Stealth Marketer (angle). The Onion. Arkivita el la originalo je 2005-12-16.
  12. Craig Thomler (2011-04-27). Battle of the sockpuppets (part of the discussion at Media140 Brisbane) (angle). Arkivita el la poste malaperinta originalo je 2012-03-23.
  13. (en) Le Guin, Ursula, The Diary of the Rose. In Jack Dann; Gardner Dozois. Future Power : A Science Fiction Anthology, Random House,‎ , 17 p. (ISBN 0-394-49420-2)
  14. (en) Nayar, Pramod, Virtual Worlds : Thousand Oaks, Sage Publications,‎ , 123 p. (ISBN 0-7619-3228-3)
  15. Edd Gent (2017-04-06). Sock puppet accounts unmasked by the way they write and post (angle). New Scientist.
  16. Ivor Tossell (2008-12-04). Cyberbullying verdict turns rule-breakers into criminals (angle). Globe and Mail. CTVglobemedia. Arkivita el la originalo je 2008-12-09.
  17. Emily Bazelon (2008-12-03). Lori Drew Is a Meanie (angle). Slate Magazine. Alirita 2019-08-26.
  18. Kim Zetter (2008-12-15). Lori Drew Files New Bid for Dismissal on Grounds that MySpace Authorized Access (angle). Wired News.
  19. Lori Drew cleared of MySpace cyber-bullying (angle). Sydney Morning Herald (2009-07-03).
  20. Brad Stone, Matt Richtel (2007-07-16). The Hand That Controls the Sock Puppet Could Get Slapped (angle). The New York Times. Alirita 2019-08-26.
  21. Andrew Martin (2007-07-16). Whole Foods Executive Used Alias (angle). The New York Times.
  22. Jake Kerridge (2012-09-04). Do Consumer Are RJ Ellory's faked reviews the tip of the iceberg? (angle). The Daily Telegraph. Alirita 2020-01-16.
  23. Andrew Hough (2012-09-02). RJ Ellory: detected, crime writer who faked his own glowing reviews (angle). The Daily Telegraph.
  24. David Streitfeld (2012-09-04). His Biggest Fan Was Himself (angle). The New York Times.
  25. John Horn. The Reviewer Who Wasn't There. (angle). Arkivita el la originalo je 2001-06-09. Alirita 2001-06-09.
  26. Michael Weiss (2006-04-21). I Spy Your IP (angle). Alirita 2012-07-27.
  27. Kurtz Howard (2006-04-21). Los Angeles Times Yanks Columnist's Blog (angle). The Washington Post. Alirita 2012-07-27.
  28. Maria Aspan (2006-09-04). New Republic Suspends an Editor for Attacks on Blog (angle). The New York Times. Alirita 2007-06-11.
  29. Ana Marie Cox (2006-12-16). Making Mischief on the Web (angle). Time. Arkivita el la originalo je 2007-01-13. Alirita 2007-03-30.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]