Gao Xingjian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verkisto en 2008.

Gao Xingjian (naskiĝinta la 4-an de januaro 1940 en Tajĝou (Ĝjangsuo)) estas ĉina verkisto kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la studo de la francaj lingvo kaj literaturo kaj tradukistaj laboroj li suferis je malfacilaĵoj dum la t.n. Kultura Revolucio kaj devis vivi en internigejoj kaj fari punlaborojn. De 1981-88 li estis dramaturgo en Pekino. Lia teatraĵo "La bushaltejo" (premiero 1983), alegorio je la fiaskinta malfaldiĝo post la Kultura Revolucio, estis kritikata kaj en Ĉinio kaj en la okcidentaj landoj: en Azio por esti tro nihilisma, en Eŭropo por esti simpla imitado de la verko Atendante Godoton de Samuel Beckett.

Post la malpermeso de siaj verkoj la verkisto ekvivis en Parizo en 1988 kaj akceptis la francan ŝtatanecon.

Temoj kaj literatura tekniko[redakti | redakti fonton]

Liaj avangardaj dramoj rezignas pri divido en scenoj kaj aktoj kaj funkciigas voĉojn kaj internajn monologojn. Ili ne bezonas luksajn kaj elspezigajn scenejajn dekoraciojn sed aplikas lumajn kaj sonajn efektojn. Iliaj temoj estas elĉerpita el la ĉiutaga vivo kaj ĝis nun ofte tabuitaj en Ĉinio, p.e. pri konfliktoj inter la generacioj aŭ pri la junula kriminaleco.

Ekde la 1990-aj jaroj li skribas romanojn, kiuj respegulas la kompleksecon de homa ekzisto laŭ ŝanĝantaj rakontperspektivoj ("La monto de la animoj", 1990).

Premio nobela[redakti | redakti fonton]

En 2000 oni aljuĝis al li la nobelpremio pri literaturo.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • La sovaĝuloj (1985)
  • La alia bordo (1986)
  • La libro de soleca homo (1999)

Literaturo[redakti | redakti fonton]