Gap (vestoj)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
The Gap, Inc.
New Gap logo.svg
GapHillcrestMall3.jpg
Jura formo Akcia kompanio
Fondita en 1968
Sidejo Sanfrancisko (Usono)
Lando Usono
Estr(ar)o Arthur Peck
Dungitoj 141.000 (2015)
Spezosumo 25,80 miliardoj da USD (2015)
Agokampo Vestoj, akcesoraĵoj, kosmetikaĵoj
ISIN-kodo US3647601083
TTT www.gapinc.com
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

The Gap, Inc., ĝenerale konata kiel Gap Inc.Gap, estas usona entrepreno kun mondvastaj interesoj en la modo-detalkomerco.

La entrepreno, kiu dediĉas sin je neformala modo, fondiĝis en 1969 fare de Donald Fisher kaj Doris F. Fisher kaj havas la ĉefoficejon en Sanfrancisko, Kalifornio. Gap Inc. estas dividita en kvin primaraj sekcioj: Gap, Banana Republic (kun pli klasikaj modoserioj), Old Navy (malmultekostaj modoserioj), Intermix (plidelikataj virinmodaj buiikoj) kaj Athleta (sportvestoj por virinoj). Laŭ nombro da butikoj Gap Inc. estas la tria plej granda entrepreno en la internacia modo-detalkomerco, post la hispana Inditex-grupo kaj la sveda H&M-butikĉeno.

Krom sia usona hejmomerkato kaj siaj butikĉenoj Gap Inc. havas pli ol 3 700 butikoj mondvaste, senpere aŭ kiel koncesio – inter aliaj en Kanado, Sud-Ameriko, Eŭropo, Afriko, Azio kaj Aŭstralio.