Gardanto de la Afero de Dio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Gardanto de la Afero de Dio" (Valí 'Amr'ulláh), estis titolo de Shoghi Effendi Rabbání (شوقي أفندي رباني), kiu naskiĝis je la 1-a de marto 1897 en Akko (Israelo). Li estis la plej maljuna nepo de 'Abdu'l-Bahá, kiu estis la plej maljuna filo de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá'u'lláh. Laŭ la bahaa ortografia sistemo lia nomo estus skribita Shawqí Afandí, sed lia nomo jam delonge estis konata kiel Shoghi Effendi, antaŭ ol la nuna sistemo estis akceptita. Laù la klarigoj de 'Abdu'l-Bahá en sia "Volo kaj Testamento", la "Gardanto de la Afero de Dio" estas por la bahaa komunumo ĉef-gvidanto, kies precipa rolo estas la klarigo kaj la interpratado de la sanktaj skriboj bahaaj kun "neeraripova" aŭtoritato :

"La sankta kaj juna branĉo, la Gardanto de la Afero de Dio, kiel ankaŭ la Universala Domo de Justeco universale elektota kaj establita, estas ambaŭ sub la zorgo kaj protektado de la Abhá Beleco (Bahá'u'lláh), sub la ŝirmo kaj neerara gvidado de la Ekzaltito (Báb) (mia vivo estu oferita por ili ambaŭ). Kion ajn ili decidas, estas di-devena. Tiu, kiu ne obeas lin, nek obeas ilin, ne obeis Dion; tiu, kiu ribelas kontraŭ li kaj kontraŭ ili, ribelis kontraŭ Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu oponis lin, oponis Dion; tiu, kiu argumentas kun ili, argumentis kun Dio; tiu, kiu disputis kun li, disputis kun Dio; tiu, kiu malagnoskis lin, malagnoskis Dion; tiu, kiu malkredis lin, malkredis Dion; tiu, kiu devias, apartigas sin kaj turniĝas for de li, vere deviis, apartigis sin kaj turniĝis for de Dio. La kolerego, la furioza indigno, la venĝo de Dio restu sur li!"

La forpaso de Shoghi Effendi venis neatendite je la 4-a de novembro 1957, kiam li estis vojaĝanta al Britio kaj infektiĝis je azia gripo. La "Volo kaj Testamento" de 'Abdu'l-Bahá priskribis la sinsekvadon de la Gardantoj de la Kredo, sed Shoghi Effendi ne havis gefilon, kaj ĉiuj aliaj kandidatoj estis forpelitaj el la Kredo kiel Interlig-rompantoj, (t.e. iu, kiu ne akceptis la aŭtoritaton de la posteuloj de Bahá'u'lláh : `Abdu'l-Bahá, Shoghi Effendi kaj la Universala Domo de Justeco). La Volo kaj Testamento de 'Abdu'l-Bahá preskribis, ke la Gardanto devas esti vira ido de Bahá'u'lláh kaj aprobita de la Manoj de la Afero, kiujn Shoghi Effendi nomis kiel la "Ĉefintendantojn de la Mondordo de Bahá'u'lláh". Tiuj "Manoj de la Afero de Dio" kune konstatis, ke estis neeble nomumi novan Gardanton, kaj lasis la decidon al la elektonta "Universala Domo de Justeco". Malgraŭ tio, unu el la Manoj de la Afero, Mason Remey, poste proklamis sin la "dua Gardanto" kaj estis forpelita el la Kredo de la aliaj "Manoj de la Afero" kiel interlig-rompanto. La "Manoj de la Afero" ludis la necesajn administrajn rolojn kaj organizis la voĉdonadon pri la Universala Domo de Justeco. Ili ekskludis sin de la balotado. Post sia elekto la Universala Domo de Justeco konkludis, ke estas neeble nomumi alian Gardanton. Shoghi Effendi restas la unua kaj lasta Gardanto de la Bahaa Kredo, kaj neniu plu rajtas interpreti la sanktajn skribojn bahaajn kun nekontestebla aŭtoritato.