Garri Kasparov
Garri Kimoviĉ Kasparov (cirila skribo: Га́рри Ки́мович Каспа́ров, devene armene-juda, alternativa judgermana nomo Garik Weinstein (גאריק ויינשטיין), n. la 13-an de aprilo 1963 en Bakuo, Azerbajĝano)[1] estas sovetia kaj rusa ŝakludanto, grandmajstro (1980), 13-a mondĉampiono en 1985, ŝakverkisto kaj politikisto, ofte agnoskita kiel la plej granda ŝakludanto en la historio ĉar gajninto de dek unu ŝakaj Oskaroj, aljuĝata ĉiujare al la plej bona ŝakludisto. Garrij Kasparov partoprenis ok Ŝakajn Olimpikojn inter 1980 kaj 2002. En 1980 kaj 1992 li ludis en Eŭropaj ĉampionecoj.
La 10-an de marto 2005 Kasparov anoncis pri fino de sia ŝakludista kariero; li planas pli multe aktivi kiel aŭtoro de priŝakaj libroj kaj kiel politikisto.
En 1993, la PCA (Asocio de Profesia Ŝako) estis kreita por Garri Kasparov, kiam estis monda ĉampiono per FIDE, kaj Nigel Short al organizaĵo kaj disvastigo de tiu nova internacia institucio de ŝako.
Kasparov kaj Short akuzis FIDE je manko de profesiismo. Krom tio, ili ne konsentis doni 25% de siaj premioj al FIDE. Do, FIDE kaptis la titolon de Monda Ĉampiono de Ŝako de Kasparov kaj ne permesis al Short batali kun Kasparov.
En oktobro de 1993, okazis la batalo inter Kasparov kaj Short en Londono. Kasparov gajnis per 12,5/7,5 kaj tiel fariĝis Monda Ĉampiono per PCA. Sed FIDE daŭris siajn agadojn kaj aranĝis ludon inter Anatolij Karpov kaj Jan Timman. Tiel Karpov fariĝis la 'alia' monda ĉampiono. Tiel estis la unua fojo kiu havis du mondajn ĉampionojn. Kasparov per PCA kaj Karpov per FIDE.
La PCA malaperis post fino de grava apogo de la komputila entrepreno Intel, en 2000. En 2005, Kasparov rezignis pri ŝako por dediĉi sin al politiko.
Politika agado
[redakti | redakti fonton]En la jaroj 1984-1990 Kasparov membris en la Komunista Partio de Sovetunio kaj forlasis ĝin por partopreni en fondiĝo de la Demokratia Partio de Rusio. En 1996 li estis porparolanto de Jelcin dum preparado al la prezidentaj balotoj.
Post 2005 Kasparov multe aktivis kiel politikisto, opozicia al la nuna potenco en Rusio kaj al prezidento Putin. Li fondis kaj estras la opozician organizon, kiu nomiĝas "Unuigita Civitana Fronto". Li estis kunfondinto de la rusia opzozicia movado "Other Russia".
En 2013 li forlasis Rusion pro kreskanta represio. Li estas (2025) prezidanto de la Human Rights Foundation (Fondumo por defendo de homaj rajtoj).
En 2014, Kasparov fariĝis civitano de Kroatio[2], kie li aĉetis domon en la marborda feria urbo Makarska[3]. En 2016, li kunfondis la Forumon de Libera Rusio (ruse: Форум свободной России aŭ Forum Svobodnoy Rossii, FSR)
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Dum sia kariero, Kasparov publikigis amplekse kiel ĵurnalisto kaj verkis kelkajn librojn interalie la libron Зима наступает (Vintro alvenantas) en kiu li avertas pri la progreso de aŭtokracio tutmonde[4]. Lia aŭtobiografio *Child of Change" (Infano de Ŝanĝo), unue publikigita en la angla en 1987, akiris vastan rekonon. En 1989, reviziita versio de la aŭtobiografio aperis en la rusa, titolita *Безлимитный поединок" (Senlima Duelo).
Entreprenemo
[redakti | redakti fonton]En 1999, rajdante la ondon de la tutmonda ekprospero en interreta komerco, Kasparov kaj grupo de israelaj entreprenistoj fondis la firmaon Kasparov Chess Online, kiu provizis pagitajn interretajn servojn por ludi kaj instrui ŝakon. Ĉirkaŭ 9 milionoj da usonaj dolaroj estis elspezitaj por krei la firmaon kaj grandan interretan portalon. Fine de 2002, la portalo fermiĝis pro manko de financado kaj la firmao estis likvidita pro neprofiteco[5].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- YouTube-emblemo Kasparov - kio okazas al Rusio?, vDud (25-a de aprilo 2023)
- Garri Kasparov: Ĉi tiu milito kondukos al la kolapso de la reĝimo de Putin, dw.com (3-a de marto 2022). Arkivita la 3-an de marto 2022.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (de) Garry Kasparov, filmportal.de, 2005.
- ↑ (en) Myers, S. L. Vladimir Putin’s Chess-Master Nemesis. The New York Times, la 6-an de aŭgusto 2014). Arkivita de la originalo, la 15-an de decembro 2014. Alirita la 9-an de decembro 2014.
- ↑ (en) Myers, S. L., Vladimir Putin's Chess-Master Nemesis. The New York Times (la 6-an de aŭgusto 2014). Arkivita de la originalo, la 15-an de decembro 2014. Alirita la 9-an de decembro 2014.
- ↑ (en) Dejevsky, M. *Winter Is Coming* de Garry Kasparov, librorecenzo: Difekta sed esenca rigardo al rusa politiko. The Independent (25-a de novembro 2015). Arkivita de la originalo, la 7-a de aprilo 2016. Alirita la 22-an de marto 2016.
- ↑ (ru) Jejskov, A.; Vrantseva, E., Они сами пожирали деньги (Ili mem formanĝis la monon). Gazeta.ru (30-a de decembro 2002). Arkivita de la originalo, la 27-a de marto 2012.Alirita la 31-an de marto 2011.

