Garrucha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Garrucha
Garrucha (Almería, Andaluzio)
Garrucha (Almería, Andaluzio)
Garrucha (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Garrucha
Poŝtkodo 04630
Retpaĝaro Garrucha.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Garrucha
Demografio
Loĝantaro 7 920 [1]
Loĝdenso 1 131,4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 37°11′N 1°49′U  /  37.183°N, 1.817°U / 37.183; -1.817 (Garrucha) (mapo)Koordinatoj: 37°11′N 1°49′U  /  37.183°N, 1.817°U / 37.183; -1.817 (Garrucha) (mapo)
Alto 24 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC+01:00 [+]
Garrucha (Andaluzio)
Garrucha (Andaluzio)
DMS
Garrucha
Garrucha
Garrucha
Garrucha sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Garrucha [+]
vdr

Garrucha [gaRUĉa] (signife pulio) estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 7 km2 kie loĝas 7920 geloĝantoj, do loĝdenso estas 1131.4 loĝ./km2. Garrucha situas je 83 km de la provinca ĉefurbo Almería en la komarko Levante Almeriense je altitudo de 24 msm. Garrucha limas kun la municipoj Vera kaj Mojácar.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-03 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 7920 geloĝantoj de la municipo Garrucha estas 3797 inoj kaj 4123 viroj. En la 7-kvadratkilometra teritorio estas la urbeto, kie loĝas 7898 geloĝantoj, kaj aliaj 22 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 112, 61 inoj kaj 51 viroj, kaj mortis 34, 13 inoj kaj 21 viroj. Tiel la natura kresko estis 78 (1.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 2468 homoj (31.2%).

Kvankam en la 1960-aj jaroj estis nur iom pli ol 3000 loĝantoj, poste oni kreskis ĝis la 9000.

Ekonomio kaj historio[redakti | redakti fonton]

La gravo de la loko radikas en la haveno kiu estis uzata ekde la ekhistorio ekzemple por fiŝkaptado. Oni eksportis mineralojn (gipso) kaj esparto. Inter la 19a kaj 20a jarcentoj estis aktiva burĝaro kaj turismo. Estas kasteloj, preĝejoj, fiŝaŭkciejo, marpromenejo ktp.

Panoramo de la strando de Garrucha.



Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. SIMA 2007