Gartz (Odro)
| Gartz | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • limurbo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Brandenburgio | |||||
| Distrikto | Distrikto Uckermark | |||||
| Komunumaro | Amt Gartz (Odro) | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 03332 | |||||
| Poŝtkodo | 16307 | |||||
| Aŭtomobila kodo | UM | |||||
| Oficiala Municipokodo | 12073189 | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Lutz-Uwe Mademann | |||||
| Partio de komunumestro | CDU | |||||
| Adreso de la administrejo | Kleine Klosterstraße 153 16307 Gartz (Oder) | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 2452 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 53° 12′ N, 14° 23′ O (mapo)53.214.3833Koordinatoj: 53° 12′ N, 14° 23′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 6 m | |||||
| Areo | 61,69 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.gartz.de/verzeichnis/objekt.php?mandat=18265 | |||||
Gartz [GARC] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Uckermark de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 2452 loĝantojn sur areo de 61,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 39 loĝantoj/km². La teritorio norde limas al la najbara komunumo Mescherin, oriente la komunumo havas riverbordon al la Odro, kiu ekde 1945 estas la limo inter Germanio (inter 1959 kaj 1990 la ŝtato GDR) kaj Pollando. Poste, plu laŭ horloĝa direkto, sekvas la urbo Schwedt sude, kaj la komunumoj Hohenselchow-Groß Pinnow okcidente kaj Tantow nordokcidente. Oriente de la Odro la sekva najbara urbo estas Gryfino (historie ĝis 1945/1946 germane Greifenhagen), kiu estas unu el du partneraj urboj de Gartz.
Aparte vivindas en la komunumo la eksa hospitalo Sankta Spirito en gotika stilo, unuafoje dokumente menciita en 1280, kaj proksime de ĝi la pordego de Stettin el la 13-a jarcento, sole konservita el 4 mezepokaj urbopordegoj.

| ||||||



