Gary Sinise
Gary Sinise | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Gary Alan Sinise | |||||
Naskiĝo | 17-an de marto 1955 (69-jaraĝa) en Blue Island | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Ilinojsa Ŝtata Universitato ![]() | ||||
Partio | Respublikana Partio ![]() | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Moira Harris (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 3 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro teatra reĝisoro aktoro filmproduktoro televida produktoro televida aktoro teatra aktoro filmaktoro muzikisto reĝisoro ![]() | ||||
Aktiva en | Usono vd | ||||
Aktiva dum | 1980– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Gary Alan SINISE /sɪˈniːs/ (naskita la 17-an de marto 1955 en Blue Island, Ilinojso) estas usona filma kaj televida aktoro, reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj muzikisto, gajninto de la Saturn (1995), Golden Globe (1996) kaj " Emmy " (1998), nomumita por Oskaro (1995) [1].
Li estis nomumita por Akademia Premio por sia rolo kiel leŭtenanto Dan Taylor en Forrest Gump en 1994. Li gajnis Oran Globon por Plej bona Aktoro por sia rolo en la filmo Truman.
Sinise reĝisoris du filmojn, kaj li mem ludis unu el la ĉefaj roloj en unu el ili - Of Mice And Men (1992), surbaze de la romano de John Steinbeck. Li estas konata pro sia partopreno en la sekvaj tri filmoj kun Tom Hanks : Forrest Gump, The Green Mile kaj Apollo 13. Oni ankaŭ povas mencii lian centran rolon en la batala suspensfilmo Ransom en 1996 (kune kun Mel Gibson).
De 2004 ĝis 2013, Sinise ĉefrolis en, kaj estis produktoro por, la krimserio CSI: NY. La 17-an de aprilo 2017, Sinise ricevis stelon sur la Trotuaro de famo en Holivudo pro siaj multe da verkado en televido kaj filmo [2].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Eller, Claudia; King, Susan. "The 67th Academy Award Nominations: Bubba Gump Oscar Co." Arkivigite je 2019-10-09 per la retarkivo Wayback Machine Los Angeles Times, February 15, 1995
- ↑ "Gary Sinise Awarded Walk of Fame Star For footballer Acting, Pro-Military Activism", Fox News, April 17, 2017.