Gasonafta minejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Gasonafta minejo estas la tuto de naftaj kaj gasaj kuŝejoj, kiujn kontrolas unueca struktura elemento kaj en kiu volumeno de gaso superas tiun de nafto.

Strukturo[redakti | redakti fonton]

Foje tio povas esti nura gasonafta kuŝejo. En la sekco de la gasonafta minejo plej ofte en la supra parto troviĝas gaskuŝejoj, sub ili estas gasonaftaj kuŝjeoj, kaj en la malsupra parto situas tiuj naftaj. Tiuj kuŝejoj havas gasakvajn, gasnaftajn kaj akvonaftajn kontaktojn. La kuŝejoj neegale distribuiĝas laŭ la sekco de la minejo. La ĉefaj amasiĝoj de hidrokarbonoj estas ligitaj al certaj litologio-stratigrafiaj kompleksoj. Tiuj ligoj dependas de specifaĵoj de la geologia strukturo de la minejo kaj de kondiĉoj en kiuj formiĝis naftogasa distriktoprovinco, kies parto estas la minejo. Gasonaftaj minejoj kutime grupiĝas en gasonaftaj zonoj.

Ene de la sama minejo povas esti strukturaj, litologiaj kaj aliaj tipoj de kuŝejoj. La gasonaftaj tavoloj kutime estas reprezentataj de la intergranolaj, kavernaj kaj fendaj kolektujoj. Ekspluatado de la gasaj kaj naftaj kuŝejoj okazas aparte. Kuŝejoj similaj laŭ strukturo kaj gasonafta enhavo estas kunigataj en unuecaj ekspluataj objektoj por laŭeble uzi la unuecan putoreton.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • [2004] Р. И. Вяхирев: Газонефтяное месторождение // Российская газовая энциклопедия (ruse). Москва: Большая Российская энциклопедия, p. 106. ISBN 5-85270-327-3.