Gastejo The White Swan (Monmouth)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastejo The White Swan
The White Swan Inn

coaching inn
Prezento
Tipo Trinkejo
Arkitekto George Vaughan Maddox
Dato de konstruo 1671
rekonstruita en 1839
Protekto Grado II*
Geografio
Lando Britio
Regiono Kimrio
Loko Monmouth
Geografia situo 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)51.8129-2.7149611111111Koordinatoj: 51° 48′ 46″ N, 2° 42′ 54″ U (mapo)
Gastejo The White Swan (Britio)
Gastejo The White Swan (Britio)
DEC
Gastejo The White Swan
Gastejo The White Swan
Gastejo The White Swan
Situo de Gastejo The White Swan

Map

vdr

La Gastejo The White Swan (angle The White Swan Inn, kimre Tafarn yr Alarch Gwyn) White Swan Court, Church Street, Monmouth, Monmouthshire, sud-orienta Kimrio estas antaŭa diliĝenca gastejo el la 18-a jarcento.[1] La konstruaĵo estas listigita Grado II* ekde la 27-a de junio 1952.[2] Ĝi estas unu el la 24 vidindaĵoj de la Monmouth Heritage Trail.

Historio[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estas tri-etaĝa, kun elstara korbelfenestro sur la teretaĝo, kaj farbita per blanka stuko kiu datiĝas el la frua 19-a jarcento.[3] Estis pli frua gastejo, the Swan and Falcon (la Cigno kaj Falko), en ĉi tiu loko, el almenaŭ 1709, sed en 1774 ĝi estis konata kiel the White Swan (la Blanka Cigno).[1] La gastejo, kaj ĉirkaŭa korto, estis rekonstruitaj en 1839, sekvante la redisvolviĝon de Priory Street, rekonstruado al kiu la laborema arĥitekto de Monmouth George Vaughan Maddox kontribuis. Ĝi havis enirejon por diliĝencoj el Priory Street kiam la nova preterpasejo estis konstruita, kaj tiu arkopasejo ofertas unu enirejon al tio kio nun estas White Swan Court, kun la alia enirejo el mallarĝa Church Street. La nomo verŝajne referencas al Mary de Bohun, kiu naskis la estontan reĝon Henriko la 5-a en Kastelo de Monmouth - ŝia emblemo estis katenita cigno.

The White Swan estis alproprigita per loĝasigno fare de Trupo de la 12-a Reĝaj Lancistoj kiam la procesoj kontraŭ Ĉartismo okazis en la Shire Hall en 1840. Ĉi tiu evento kaŭzis grandan konsterniĝon inter la "respektinda popolaro" de la urbo kiu timis revolucion kaj pensis ke la Lancistoj estis tie por protekti ilin. La hotelo daŭris ĝis la malfruaj 1950-aj jaroj, kaj ĝia plumba signo de cigno estis ankoraŭ videbla ĉi tie ĝis kiam ĝi estis forŝtelita antaŭ kelkajn jarojn. Nun, la korto ofertas agrablan butikaron, lunĉejon kaj kafej-drinkejeton. Sur Church Street, indas noti la iom nekutiman korbelfenestron en la apoteko ĉe la eniro al White Swan Court, pri kiu la "poeto laŭreato" John Betjeman diris "ĝi neniam estu malkonstruita".


Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Records relating to the White Swan, Monmouth Arkivigite je 2012-05-23 per la retarkivo Wayback Machine, archiveWales
  2. White Swan, British Listed Buildings
  3. White Swan Hotel, Priory St. Arkivigite je 2014-02-21 per la retarkivo Wayback Machine, Royal Commission on Ancient and Histoc Monuments of Wales