Gaston Maspero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gaston Maspero
Persona informo
Gaston Maspero
Naskonomo Gaston Camille Charles Maspero
Naskiĝo 23-an de junio 1846 (1846-06-23)
en Parizo
Morto 30-an de junio 1916 (1916-06-30) (70-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo de Montparnasse vd
Lingvoj francaegiptaaraba vd
Ŝtataneco FrancioReĝlando Italio vd
Alma mater Supera normala lernejo • Gimnazio Louis-le-Grand vd
Familio
Infanoj Georges Maspero • Henri Maspero • Jean Maspero vd
Parencoj Eveline Porée-Maspero vd
Profesio
Okupo egiptologo • arkeologo • universitata instruisto • historiisto • folkloristo • verkisto • arthistoriisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gaston Camille Charles MASPERO (franclingva prononco [gasTON maspeRO] 23a de junio 1846 – 30a de junio 1916) estis franca egiptologo konata partikulare pro la popularigo de la termino "Maraj popoloj" en artikolo de 1881.

La filo de Maspero, nome Henri Maspero, iĝis elstara ĉinologo kaj fakulo pri Orienta Azio.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ankoraŭ 14-jaraĝa li jam interesiĝis pri egiptaj hieroglifoj kaj en 1867 la egiptologo Auguste Mariette, kiu estis en Parizo por la egipta sekcio de la Exposition universelle havigis al li du ĵus trovitaj hieroglifojn ege malfacile studebla en la komenco de tiu scienco, sed Maspero tradukis ilin tuje, kaj la publikigon de tiuj tekstoj samjare establis lian akademian reputacion. Dum la 1870-aj jaroj li plenumis diversajn altajn postenojn en instruado kaj fakulado pri Egiptologio kaj la lingvo de hieroglifoj.

En novembro 1880 la profesoro Maspero iris al Egipto kiel estro de arkeologia misio sendita tien de la Francia registaro, kiu poste disvolviĝis en bone ekipita Institut français d'archéologie orientale. Tio okazis kelkajn monatojn antaŭ la morto de Mariette, kiun Maspero sukcedis kiel ĝenerala direktoro de elfosaĵoj kaj de antikvaĵoj de Egipto. Li sekvis lian laboron en Sakkara kaj sub lia estro oni trovis 4,000 liniojn de hieroglifoj kiuj estis tiam skizitaj kaj fotitaj.

En sia klopodo haltigi la kontraŭleĝan eksportadon de egiptaj antikvaĵoj fare de turistoj, kolektantoj kaj agentoj de gravaj eŭropaj kak usonaj muzeoj, Maspero arestis la fratojn Abd al-Russul pro fama trezor-ĉasa vilaĝo Gorna, kiuj konfesis subtorture esti trovinta la grandan kaŝejon de la reĝaj mumioj de Deir el-Bahri en julio 1881. La kaŝejo estis translokigita al Kairo por eviti pluan rabadon.

En 1886, pli pluigis la laboron komencitan de Mariette por malkovri la Sfinkson, forigante pli ol 20 m da sablo kaj serĉante tombojn sub ĝi. Li ankaŭ enkondukis enirpagon al la egiptaj lokoj por la pliiĝanta nombro de turistoj por financi la esploradon kaj la bontenadon.

Spite la brutalon al la fratoj Abd al-Russul, Maspero estis populara inter muzezorgantoj kaj kolektantoj ĉar li estis konata kiel "pragmatisma" direktoro de la Servo de Antikvaĵoj, kiu permesis al ili kunporti el la lando tion kion li ne volis por la Bulak Muzeo en Kairo. Maspero ne klopodis haltigi ĉian kolektadon, sed nur serĉis kontroli tion kio eliras el la lando kaj ekhavi la fidon de tiuj kiuj estas regulaj kolektantoj. Kiam Maspero lasis sian postenon en 1886 kaj estis anstataŭita de serio de aliaj direktoroj kiuj klopodis simple haltigi la komercon de antikvaĵoj, lia foresto estis multe bedaŭrata.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Inter liaj plej bone konataj publikaĵoj estas la grana Histoire ancienne des peuples de l'Orient classique (3 vol., Parizo, 1895–1897), kiu montras la historion de Mezoriento el la komenco al la konkero fare de Aleksandro la Granda; pli malgranda Histoire des peuples de l'Orient, 1 vol., samstile, kiu estis sesfoje eldonita el 1875 ĝis 1904; Etudes de mythologie et d'archéologie égyptiennes (Parizo, 1893), nome kolekto de rezencoj kaj eseoj origine publikigitaj en diversaj gazetoj, kaj speciale gravaj kiel kontribuoj al la studo de la Religio de Antikva Egiptio; L'Archéologie égyptienne (1907). Li establis ankaŭ la gazeton Recueil de travaux relatifs à la philologie et à l'archéologie égyptiennes et assyriennes; la Bibliothèque égyptologique, en kiu li kolektis disajn eseojn de francaj egiptologoj, kun biografioj ktp.; kaj la Annales du service des antiquités de l'Egypte, por informo pri oficialaj elfosaĵoj ktp.

Maspero verkis ankaŭ: Les inscriptions des pyramides de Saqqarah (Parizo, 1894); Les momies royales de Deir el-Bahari (Parizo, 1889); Les contes populaires de l'Egypte ancienne (3a eld., Parizo, 1906); kaj Causeries d'Egypte (1907).