Gateshead

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Moderna ponto ĉe Gateshead

Gateshead estas urbo en Tyne and Wear, nordorienta Anglio. Ĝi situas sur la suda bordo de Rivero Tyne, kontraŭe al Newcastle-upon-Tyne. Laŭ la censo, en 2001 ĝi havis 78,403 loĝantojn.

Ekde la romia epoko homoj loĝis tie, proksime al tiama rivera transpasejo. La anglosaksa historiisto Bede menciis viron nomitan Utta kiu estis abato de Gateshead en 623. En 1068 apud Gateshead Vilhelmo la Konkerinto venkis armeon de Edgar Aetheling kaj Malkolmo la 3-a (Skotlando). En 1344 estis la unua aludo al karbominado en la ĉirkauaĵoj de la urbo, sed la minejo estis malprofunda kaj pro inundado ne eblis mini pli profunde: en 1680 la minado ĉesis.

En 1747 William Hawks fondis ferfabrikon kie fabrikiĝis ankroj, ĉenoj por ŝipoj, ktp. La entrepreno prosperis. Dum la sekvantaj jardekoj Gateshead iĝis grava industria centro. Tamen en 1889 fermiĝis granda fabriko kie laboris multaj loĝantoj. Rezultis longdaŭra grandskala senlaboreco.

En 1854 granda incendio kaŭzis eksplodojn kiuj detruis multajn mezepokajn konstruaĵojn de Gateshead.