Gaumii salaam
Aspekto
ޤައުމީ ސަލާމް · Gaumii salaam | ||
---|---|---|
![]() | ||
nacia himno | ||
lando | ![]() | |
kantoteksto | Mohamed Ĝamil Didi | |
muziko | 'Pandit Amaradeva | |
ekde | 1972 | |
muzika ekzemplo | ||
"Gaumii salaam" (maldive ޤައުމީ ސަލާމް, koncize "nacia saluto", plena unua frazo en traduko "En nacia unueco ni salutas nian landon") estas la nacia himno de la insulara ŝtato Maldivoj. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Maldivoj en 1972.
La teksto estas verkita de la poeto Mohamed Ĝamil Didi. La muzikon komponis Wannakuwattawaduge Don Amaradeva aŭ pli mallonge Pandit Amaradeva. La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo C-maĵoro.

|