Gavrila Derĵavin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gavrila Derĵavin
Persona informo
Naskiĝo 3-an de julio 1743 (1743-07-03)
en Suqır, Kazana gubernio,  Rusia Imperio
Morto 8-an de julio 1816 (1816-07-08) (73-jaraĝa)
en Zvanka manor
Tombo Khutyn Monastery vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Gavrila Derĵavin
Familio
Dinastio House of Derzhavin vd
Edz(in)o D.A. Derjavina vd
Profesio
Okupo lingvisto • poeto • verkisto vd
Laborkampo prozodramaturgio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gavriil (Gavrila) Romanoviĉ Derĵavin (ruse Гавриил (Гаврила) Романович Державин, IPA: [ɡɐˈvrilə rɐˈmanəvʲɪtɕ dʲɪrˈʐavʲɪn]; la 14-an de julio 1743 — la 20-an de julio 1816) estis unu el la plej aprezataj poetoj de Rusio antaŭ Aleksander Puŝkin, kaj politikisto. Kvankam liaj verkoj estas tradicie konsiderataj klasikismaj, lia plej bonkvalita poezio estas riĉa je antitezoj kaj konfliktaj sonoj je maniero memoriganta John Donne kaj aliajn metafizikajn poetojn.

En Sankt-Peterburgo, Derĵavin promociiĝis de la malalta soldata rango al la plej altaj postenoj de la ŝtato dum la regado de la imperiestrino Katerina la 2-a. Li impresis siajn komandantojn dum la ribelo de Emeljan Pugaĉov. Ruza politikisto, li progresis post lasi la militservon por civila servo. Li staris al la posteno de guberniestro de la Oloneca (1784) kaj Tambova gubernioj (1785), persona sekretario de la imperiestrino (1791), Prezidanto de la Ĉambro de Komerco (1794), kaj finfine Ministro de Justico (1802).

Li estis elpostenigita en 1803 kaj ekde tiam li restis plejparte en sia kampara bieno Zvanka, proksime de Novgorod, verkante amaferan kaj anakreonan poezion. En sia hejmo en Sankt-Peterburgo, li organizis ĉiumonatajn kunsidojn de la literatura societo "Konversacio de Ŝatantoj de la Rusa Vorto" (ruse Беседа любителей русского слова). Li mortis en 1816 kaj estis entombigita en la Ĥutina monaĥejo, proksime de Zvanka, reentombigita en 1959 en la Kremlo de Novgorod, kaj poste reentombigita en 1993 en la monaĥejo.