Louis Joseph Gay-Lussac

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gay Lussac)
Louis Joseph Gay-Lussac
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1999 (1999-12-06)
en Saint-Léonard-de-Noblat
Morto 9-an de majo 1850 (1850-05-09) (-150-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Franca Politeknika LernejoUniversitato de ParizoAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj vd
Subskribo Louis Joseph Gay-Lussac
Familio
Edz(in)o Geneviève-Marie-Joseph Rojot vd
Infanoj 5
Parencoj Simon François Gay de Vernon vd
Profesio
Okupo fizikistokemiistopolitikistoinĝeniero • universitata instruisto • estrarano vd
Laborkampo kemiofiziko vd
Aktiva en Parizo vd
Doktoreca konsilisto Claude Louis Berthollet vd
Verkado
Verkoj leĝo de Charles ❦
leĝo de Gay-Lussac vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Louis Joseph Gay-Lussac naskiĝis en la 6-a de decembro 1778 en Saint-Léonard-de-Noblat kaj mortis en la 9-a de majo 1850 en Paris. Li estis franca kemiisto.

En 1802, li malkovris la leĝon pri dilatado de la gasoj, kaj post kelkaj jaroj, la leĝon pri volumeno, kiu nun portas sian nomon. Li alportis kelkajn emendojn al merkur-barometro. En 1804 faris du suprenirojn per balono por studi la variaĵojn de tera magnetismo kaj la komponadon de la aero.

En 1808 kun kemiisto Louis Jacques Thénard, Gay-Lussac laboris je la preparo de kalio kaj natrio, kaj malkovris boron. La sekva jaro li montris ke kloro, estas simpla elemento. En 1815, li malkovris Cianatan Acidon, kies formulo estas HCN. En la kemia industrio li plibonigis la fabrikprocesojn de sulfata acido kaj okzalata acido.

La asteroido 11969 Gay-Lussac estis nomita en lia honoro.

Iom da historio[redakti | redakti fonton]

Joseph-Louis Gay-Lussac naskiĝis la 6-an de decembro 1778 en St. Leonard-de-Noblat, Francio. Lia patro estis juĝisto kiu estis malliberigita nelonge dum la Franca Revolucio kiel probabla rojalisto. Ĉirkaŭ 1795, lia patro konsideris sekura sendi Joseph-Louis-on al Parizo por instruado. Li estis akceptita en la Franca Politeknika Altlernejo en la aĝo de dek naŭ kaj poste li translokiĝis al la Ecole des Ponts et Chaussees[1].

Tie, li fariĝis asistanto de Claude Louis Berthollet, unu el la ĉefaj kemiistoj de lia epoko. Kelkaj el la plej fruaj laboroj de Gay-Lussac estis pri la efiko de temperaturo sur la volumeno de gasoj. Li malkovris ke egalaj volumoj de malsamaj gasoj disetendiĝas egale por la samaj pliiĝoj de temperaturo. Liaj zorgaj mezuradoj indikis ke la gasoj montris pliiĝon de 1/267 el la origina volumeno por ĉiu pliiĝo en temperaturo de unu grado; tio estas tre proksima al la moderna figuro de 1/273.

Gay-Lussac neniam publikigis tiujn rezultojn kaj li eventuale sciis ke Jacques Alexandre Cesar Charles (1746-1823) faris laboron kun similaj rezultoj kiuj estis neeldonitaj. Gay-Lussac formis tre produktivan asocion kun barono Alexander von Humboldt, alia fama apotekisto de la tempo. Ili vojaĝis tra Francio, Italio, kaj Germanio farante mezuradojn de la forto de la magneta kampo de la Tero. Por determini la efikon de alteco sur la magnetkampa forto, Gay-Lussac supreniris en balono al alteco de 9 mil metroj. En la procezo, li sukcesis altecrekordon kiu restis dum preskaŭ duona jarcento.

La Reakcioj de Gasoj Gay-Lussac kaj Humboldt ankaŭ faris zorgemajn mezurojn de la volumoj de hidrogeno kaj oksigeno kiuj reakcias por formi akvon. Ili trovis, ke du volumoj da hidrogeno reakcias ĝuste kun unu volumeno da oksigeno. Gay-Lussac faris pliajn mezuradojn de la volumoj de reakciaĵoj en aliaj gasaj reakcioj. En ĉiuj kazoj, li observis malgrandajn proporciojn de entjeraj numeroj inter la volumoj de la reakciantaj gasoj. Gay-Lussac formulis tiujn rezultojn kaj tio nun estas konata kiel Leĝo de la Kombinaj Volumenoj de Gay-Lussac. Tiu leĝo devis iĝi decida en determinado de la kemia formulo por akvo kaj en korektado de la atompeza skalo de John Dalton.

Malkovrante Novajn Kemiajn Reakciojn, Gay-Lussac estis bonega eksperimentisto kaj majstro pri dezajnado de teknikoj por efektivigi kemiajn reakciojn kaj analizajn mezuradojn. Li kaj Louis Thenard izolis kaliajn kaj natriajn metalojn per redukto de iliaj saloj per fero, la unua grandskala izolado de tiuj metaloj kaj la unua per kemiaj rimedoj. Inter la reakcioj de kalio efektivigitaj estis unu kun borata acido kiu rezultigis la izolitecon de la elemento boro.

La Leĝo pri Kombinaj Volumenoj[redakti | redakti fonton]

Gay-Lussac malkovris, ke reagantaj gasoj kombinas en proporcioj, kiujn li povas esprimi en malgrandaj entjeraj nombroj, kio estas utila por determini atompezojn. Kiel parto de sia atomteorio, John Dalton determinis la relativajn pezojn de atomoj relative al hidrogeno, la plej malpeza elemento. Analizo indikas ke la pezo de oksigeno en akvo estas ok fojojn tiu de hidrogeno, kaj Dalton supozis ke la formulo de la akvo estis HO. Sur tiu bazo, li kalkulis la atompezon de oksigeno kiel ok, ne dek ses kiel la ĝusta formulo de H20 postulintus.

La leĝo de Gay-Lussac de kombinaj volumoj estis decida en establado de la ĝustaj formuloj por akvo kaj aliaj elementoj kaj solvaĵoj. Amedeo Avogadro rimarkis, ke ĉi tiu leĝo postulas iun rilaton inter la volumeno de la gaso kaj la nombro da atomoj kiujn ĝi enhavis. Tial, Avogadro avancis sian faman hipotezon ke egalaj volumenoj de gasoj sub la samaj kondiĉoj enhavas la saman nombron da partikloj. Krome, li proponis ke la plej malgrandaj partikloj de kelkaj gaselementoj povas esti diatomaj molekuloj prefere ol ununuraj atomoj.

Sub la propono de Avogadro, hidrogeno povus tiam esti formulita kiel H2 kaj oksigeno kiel 02. La kombinantaj volumoj kiujn Gay-Lussac determinis por la reakcio de hidrogeno kaj oksigeno por formi akvon ne povus esti raciigitaj kiam oksigeno kaj hidrogeno estis traktitaj kiel monatomaj gasoj. Ili havis sencon, tamen, kiam la reakciantaj gasoj estis traktataj kiel diatomaj kaj la formulo por akvo kiel H20. Kun la establado de la ĝusta formulo por akvo, la atompezo de oksigeno estis korektita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Esperante: Lernejo de Pontoj kaj Ŝoseoj