Gazaa Sektoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de la araba ŝtato Palestino

La Gaza Sektoro estas regiono ĉe la bordo de Mediteraneo ne jure apartenanta al iu ajn ŝtato. Ĝiaj loĝantoj estas ĉefe palestinanoj. Oficiale ĝi estas regata de la Palestina Aŭtonomec-Aŭtoritato, sed vere de Hamas.

  • Centro: Gaza
  • Loĝantaro: 1 113 mil (1989); 1 500 mil (2008)
  • Senlaboreco 50 %
  • EMP perkapa 387 eŭroj
  • Areo: 363 km²
  • Horzono: UTC+2, UTC+3 (somere)

La Gaza Sektoro (arabe قطاع غزّة, Qitā' Ghazza, hebree רצועת עזה, Retzuat Azza) estas 360 km² granda marborda terstrio ĉe la Mediteraneo (por komparo: Bremen 326,72 km²). En la bibliaj tempoj, la nuna areo de la Gaza Sektoro apartenis al setleja kerno de la filistoj.

Damaĝita parto de Yaser Arafat Internacia Flughaveno

Post la fondiĝo de Israelo (1947), la Gaza Sektoro estis okupita de Egiptio ĝis 1967, kiam Israelo okupis tion dum la Sestaga milito. Ekde la Kontrakto de Kairo de 1994, ĝi staras parte sub rego de palestina registaro. En 2005 Israelo preskaŭ tute transdonis la regadon super la Gaza Sektoro al la novelektita palestina registaro.

Kvankam la Gaza Sektoro havas tre altan loĝdenson (kun ĉ. 1,5 milionoj da loĝantoj, la tiea naskoproporcio estas unu el la plej altaj de la mondo; konforme al tio, duono de la loĝantaro aĝas sub 15 jaroj kaj la loĝantaro duobliĝas ĉiujn 20 ĝis 25 jaroj. Plimulto de la loĝantaro estas fuĝintoj, kiuj (kies prauloj) dum la Palestina milito de 1948 estis forpelitaj aŭ mem fuĝintaj el la hodiaŭa teritorio de Israelo.

La Gaza Sektoro validas kiel fortikaĵo de la radikalaj islamanoj (Hamas), kiuj atakas la israelajn soldatojn kaj civitanojn loke kaj eĉ en Israelo. Tiuj sangaj bataloj pintiĝis dum la dua Intifado.

Ariel Ŝaron balotigis en la Knesset (la israela parlamento) la retiron de la israelaj soldatoj kaj setlantoj el la Gaza Sektoro. La sukcesan apogon de la plano helpis la maldekstruloj kaj la promesitajn miliardoj da usonaj dolaroj por konstrui novajn setlejojn en Israelo kaj Cisjordanio. La Israelanoj fine retiriĝis el la Gaza Sektoro, kaj malkonstruis ĉiujn setlejojn de tiu teritorio.

La 26-an de januaro 2006 Hamas venkis la baloton sur Palestinaj teritorioj, okupinte 76 el la 132 disponeblaj lokoj kaj formis novan registaron. 77% el la loĝantaro voĉdonis. Israelo esprimis sian maltrankvilon pro la rezultoj de la palestina balotado, dum la antaŭe reganta partio Fatah (kiu gajnis 43 lokojn) anoncis ke ĝi entute ne partoprenos en la nova registaro. La nova registaro enoficiĝis la 28-an de marto 2006. Tamen plej parto de registaroj de aliaj landoj kaj eĉ multaj arabaj ŝtatoj ne agnoskis kaj la rezulton de la balotado kaj la registaro de Hamas, ĉar konsideris tiun organizon kiel terorisma organizaĵo, kaj la prezidanto Maĥmud Abbas daŭre retenis la povon.

Post tio la diferencoj inter Hamas kaj Fatah pliiĝis kaj preskaŭ eksplodis enlanda milito per diversaj konfliktoj dum la resto de la jaro 2006; dum ili Hamas plifortigis sin kaj sian povon en la Gaza Sektoro, dum Fatah retenis la povon en Cisjordanio.

Inter 2007 kaj 2008 okazis gravaj malfacilaĵoj en Gaza. Junio de 2007 eksplodis intercivitana militeto inter Hamas kaj Al Fatah. Je la fino Al Fatah kun prezidento kontrolas Cisjordanion, dum Hamas kun elektita registaro kontrolas la Gazan Sektoron. La bataletojn inter Israelo kaj Hamas akriĝis tiutempe. Oktobre Israelo interrompis al Gaza la havigon de elektro kaj petrolo. Decembre 2007 Israelo malakceptis militpaŭzon oferitan de Hamas kaj akrigas la sieĝon de la sektoro. Januare de 2008 Hamas kanonas la muregon inter Egiptio kaj Gaza kaj miloj da palestinanoj trapasas la finfine malfermitan limon por havigi provizojn; poste tiu murego estos denove rekonstruita. Dum 2008 ankoraŭ la manko de provizoj strangolas la vivon de la sektoro, kie la nivelo de malriĉeco estas duoble de tiu de la alia sektoro de palestinanoj en Cisjordanio.

Fine de la jaro 2008 ekis la Konflikto de la Gaza Sektoro (2008-2009), per kiu la armeo de Israelo atakis la terorisman infrastrukturon kaj la militan kapablon de Hamas. Laŭ nepruvita informo dum tiu konflikto Fatah havis preparitan armeeton por ekkontroli la Sektoron kaze de malvenko de Hamas.[1]

Meze de novembro 2012 okazis bombardado fare de Israelo al la Gaza Sektoro, dum oni lanĉis misilojn el tie al israela teritorio; la 22an finfine komencas batalhalto per kiu nek palestinanoj nek la Israela Armeo pafos unu kontraŭ la teritorion de la alia. Dum ok tagoj estis mortigitaj 156 palestinanoj el kiuj 103 (66 %) estis civiluloj, 33 estis malpli ol 18jaraĝaj, 13 virinoj kaj 3 ĵurnalistoj. Sur la alia flanko estis mortigitaj 5 israelanoj.

Notoj

  1. El País, "Al Fatah tenía 3.500 hombres en Egipto listos para entrar en la franja" (Al Fatah havis 3.500 homojn en Egiptio pretaj por eniri en la sektoron), 29 januaro 2009, p.3

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/gz.html greke http://www.moh.gov.ps/index.asp?deptid=0&pranchid=62&action=details&serial=350 greke http://www.un.org/Depts/dpi/palestine greke http://www.lib.utexas.edu/maps/middle_east_and_asia/gazastrip91.jpg