Gazalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gazalo estas Persdevena poemformo konsistanta el 5 ĝis 16 distikoj, en kiuj ĉiu dua verso kaj la komenca verso interrimiĝas. La plej famaj gazaloj de la persa lingvo apartenas al Hafizo (1320-1389), kvankam multaj aliaj famaj poetoj de Persujo/Irano verkis majstrajn gazalojn - ĉu malnovuloj kiel Rumi kaj Sadio ĉu la nuntempaj kiel Simin Behbahani kaj Huŝang Ebtehaj (Saje).

La formo, kune kun la prestiĝa persa kulturo, disvastiĝis kaj estis praktikita en multaj aliaj landoj kaj lingvoj de suda Azio. Ekzemple en Hindio en Urdua poezio kaj aliaj, ekzemple ankaŭ en la bengala lingvo Kazi Nazrul Islam verkis gazalojn.