Gazeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.
Gazeto-vendisto ĉe fervoja stacidomo en Londono.

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ anoncojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
  • Semajngazeto : gazeto kiu aperas unufoje semajne
  • Monatgazeto : gazeto kiu aperas unufoje monate
  • Revuo : ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage, ofte dediĉita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto : gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla aŭ de tie elŝutebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton ĵurnalo por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe Ĵurnalo).

Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536 : Gazetta di Venezia.

Difino[redakti | redakti fonton]

En sia plej ĝenerala difino, gazeto estas presaĵo de modera paĝaro, kiu en mallongaj, kutime periodaj tempospacoj (ĝis kelkmonata), aperas publike, peras novaĵojn el la tuta mondo kaj pri diversaj temoj kaj aĉeteblas de ĉiu. Kvar kriterioj estu do plenumitaj por povi paroli pri gazeto: aktualeco (tempoproksima raportado), periodeco (regula aperado), publikeco (alirebla por legantoj) kaj universaleco (enhava diverseco).

Gazeto estas, malsame al revuo, presorgano devigata al aktualeco kaj estas plej ofte strukturita en pluraj enhavaj rubrikoj kiel politiko, lokaj aferoj, ekonomio, sporto, felietono kaj nemoveblaĵoj, kiuj estas redaktataj de apartaj skipoj, kiuj respondecas por sia rubriko.

La redaktejo estas sekcio en gazet- aŭ revu-eldonejo, kiu faras la ĵurnalisman laboron. La redakta laboro estas bazita sur la fundamento de la gazetara libereco kaj de la gazetara etiko. En aŭ por redaktejo verkas redaktistoj, ĵurnalistoj, liberaj ĵurnalistoj kaj volontuloj, kelkfoje ankaŭ eksteraj fakuloj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua regula gazeto nomiĝis Nieuwe Tydingen (Novaj komunikoj) kaj aperis ekde 1605 en Antverpeno. Eldonisto estis Abraham Verhoeven.

En 1609 Johann Carolus publikigis la gazeton Relation en Strasburgo, urbo kiu tiam estis en germana teritorio. Pli malpli samtempe aperis en Wolfenbüttel en Brunsviko la gazeto Aviso.

En 1610 aperis la unua franclingva gazeto en Amsterdamo kaj en 1621 la unua anglalingva privata gazeto The Corante en Londono. Poste en Francio en la jaro 1631 aperis la Gazette de France, fare de Theophraste Reneaudot.

Kaj fine sed ne fone: ekzistas ankaŭ gazetoj en Esperanto.

Listo de gazetoj ordigitaj laŭ landoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de gazetoj.

Esperantujo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Esperanto-gazeto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

  • Citaĵo
    « Lerneja sekreto ne iru al gazeto. »
  • Citaĵo
    « Mensogas kiel gazeto. »

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lernu