Gazeto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilpaĝo de The New York Times de la tago por la fino de la Unua Mondmilito, nome la 11an de novembro 1918.
Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.
Gazeto-vendisto ĉe fervoja stacidomo en Londono.

Gazeto estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj prezo, prezentanta ĉiajn novaĵojn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ reklamojn, ekz. konatiĝajn anoncojn, ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas periodaĵo. Tradicie gazetoj preseblas sur papero, normale malmultekosta papero, sed lastatempe plej regulaj gazetoj eldoniĝas ankaŭ retem kio okazigas novajn situaciojn, pri tujeco de la informo, trovo de la tekstoj ktp.

Specialaj gazetoj estas:

  • Taggazeto : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
  • Semajngazeto : gazeto kiu aperas unufoje semajne
  • Monatgazeto : gazeto kiu aperas unufoje monate
  • Revuo : ampleksa gazeto aperanta malpli ol ĉiutage, ofte dediĉita al limigita temaro kaj ofte bunte ilustrita
  • Retgazeto : gazeto aperanta en Interreto kaj tie rekte legebla aŭ de tie elŝutebla.

Kelkfoje oni uzas la vorton ĵurnalo por taggazeto aŭ por revuo, sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe Ĵurnalo).

Etimologie la vorto venas de nomo de monero (gazetta), kiu estis en Venecio la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en 1536 : Gazetta di Venezia.

Difino

En sia plej ĝenerala difino, gazeto estas presaĵo de modera paĝaro, kiu en mallongaj, kutime periodaj tempospacoj (ĝis kelkmonata), aperas publike, peras novaĵojn el la tuta mondo kaj pri diversaj temoj kaj aĉeteblas de ĉiu. Kvar kriterioj estu do plenumitaj por povi paroli pri gazeto: aktualeco (tempoproksima raportado), periodeco (regula aperado), publikeco (alirebla por legantoj) kaj universaleco (enhava diverseco).

Gazeto estas, malsame al revuo, presorgano devigata al aktualeco kaj estas plej ofte strukturita en pluraj enhavaj rubrikoj kiel politiko, lokaj aferoj, ekonomio, sporto, distro, socio, kulturo, felietono kaj nemoveblaĵoj, kiuj estas redaktataj de apartaj skipoj, kiuj respondecas por sia rubriko.

Ĝenerale la materialo montrata de gazeto povas dividiĝi en du grandaj fakoj, nome informo kaj opinio. Por la unua, ĉefa ekzemplo estas la novaĵo, kiu estas tipo de teksto kie hegemonias la informa celo ĉefe rilate al afero de tuja aktualeco kaj ĝenerala intereso: tio estas intereso por la leganto. Por la dua fako, ĉefa ekzemplo estas la ĉefartikolo, per kiu la redakta teamo kaj normale la ĉefredaktoro klarigas al la publiko la sintenon de la gazeto, plej ofte rilate al la ĉefaj politikaj (aŭ ne) eventoj okazantaj en la lando, urbo, internacie ktp. Krome estas aliaj opiniaj tekstoj, kiaj artikoloj verkitaj de verkistoj (ne nepre ĵurnalistoj, politikistoj, simplej legantoj (leteroj), humoro ktp. Tiu dua parto estas la intereso de la gazeta teamo, kiu plej ofte estas interesata en komunikado kaj disvastigado de preciza politika tendenco, kio ludas gravan rolon en la politika vivo de la landoj. Same reference al kulturaj tendencoj, religioj, ekonomia klinigo de la publiko ktp.

La redaktejo estas sekcio en gazet- aŭ revu-eldonejo, kiu faras la ĵurnalisman laboron. La redakta laboro estas bazita sur la fundamento de la gazetara libereco kaj de la gazetara etiko. En aŭ por redaktejo verkas redaktistoj, ĵurnalistoj, liberaj ĵurnalistoj kaj volontuloj, kelkfoje ankaŭ eksteraj fakuloj.

Historio

En Antikva Romo, aperis Acta Diurna, nome registaraj anoncaj gazetoj. Ili estis gravuritaj sur metalo aŭ ŝtono kaj montritaj en publikaj lokoj.

En Ĉinio, plej fruaj registarproduktitaj informaj folioj, nome tipao, cirkulis inter kortegaj funkciuloj dum la fino de la dinastio Han (2a kaj 3a jarcentoj). Inter 713 kaj 734, la Kaijuan Za Bao ("Bulteno de la Kortego") de la ĉina dinastio Tang publikigis registarajn novaĵojn; ĝi estis manskribita sursilke kaj legata de registaraj funkciuloj. En 1582, estis unua referenco al private publikigitaj novaĵfolioj en Pekino, dum la fino de la dinastio Ming.[1]

En la komenco de la moderna Eŭropo la pliiganta translima interagado kreis ankaŭ pliigantan neceson por informado kio estis plenumita de mallongaj manskribitaj novaĵfolioj ,nome avvisi. En 1556, la registaro de Venecio la unua publikigis la ĉiumonatajn Notizie scritte, kiuj kostis po unu gazeton, nome malgrandan moneron.[2] Tiuj avvisi estis manskribitaj novaĵleteroj kaj kutime sendis politikajn, militajn kaj ekonomiajn novaĵojn rapide kaj efike al italaj urboj (1500–1700) — kunhavante kelkajn karakterojn de aktuala gazetaro kvankam kutime nekonsiderataj ili mem vera gazetaro.[3]

Tamen, neniu el tiuj publikaĵoj komplete kongruis kun la klasikaj kriterioj por propra gazetaro, ĉar ili tipe ne celis la ĝeneralan publikon kaj estis limigitaj al ia gamo de temoj.

Moderna gazetaro

Titolpaĝo de la gazeto de Carolus Relation el 1609, pionira gazeto.

La apero de la rimedoj por novaĵoj en la 17a jarcento ege proksime rilatas al la konekto kun la apero kaj disvastigo de la presmaŝino iku estis inventita en 1442 de Johannes Gutenberg. Tiele en multaj lingvoj la vortoj por gazetaro aŭ novaĵinformaroj inkludas kelkajn vortojn devenaj el la radiko pres-.[4]

La german-lingva Relation aller Fürnemmen und gedenckwürdigen Historien, presita el 1605 antaŭen al 1609 de Johann Carolus en Strasburgo, estas ofte agnoskita kiel unua gazeto.[5][6] Tiam, Strasburgo estis libera regna urbo en la Imperio de la Germana Nacio; dum la unua gazeto de la moderna Germanio estis la Avisa, publikigitaj en 1609 en Wolfenbüttel.

La unua regula gazeto nomiĝis Nieuwe Tydingen (Novaj komunikoj) kaj aperis ekde 1605 en Antverpeno. Eldonisto estis Abraham Verhoeven. Pli malpli samtempe aperis en Wolfenbüttel en Brunsviko la gazeto Aviso.

En 1610 aperis la unua franclingva gazeto en Amsterdamo kaj la nederlandlingva Courante uyt Italien, Duytslandt, &c. ('Kuriero el Italio, Germanio ktp.') el 1618 estis la unua kiu aperis en grandaj folioj. Amsterdamo, tiam centro de la tutmonda komerco, rapide iĝis hejmo de gazetoj en multaj lingvoj, ofte antaŭ ol iil estis publikigitaj en siaj propraj landoj.[7] kaj en 1621 la unua anglalingva privata gazeto The Corante aperis en Londono. Poste en Francio en la jaro 1631 aperis la Gazette de France, fare de Theophraste Reneaudot.

Kaj fine sed ne fone: ekzistas ankaŭ gazetoj en Esperanto.

Historiaj gazetoj

Listo de gazetoj ordigitaj laŭ landoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de gazetoj.

Esperantujo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-gazeto.
Germana Esperantisto, januaro 1905
Kovrilpaĝo de samtempe gazeto kaj kongreslibro.
Dosiero:Kontakto2007-3.jpg
Kontakto, revuo de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
Monato, majo 2008
Jongeren Esperanto Nieuws, JEN, nuntempa junulara gazeto el Nederlando
Dosiero:LK 000 kovrilo.jpg
La Karavelo

Esperanto-gazeto estas periodaĵo (tradicie, sed malprecize nomita gazeto) aŭ en Esperanto aŭ en alia lingvo pri Esperanto. Kelkfoje oni inkluzivas ankaŭ alilingvajn periodaĵojn, kiuj dum certa tempo publikigis regulan rubrikon skribitan en Esperanto. Kontraŭ la bibliografia kutimo en bibliotekoj oni tradicie ne inkluzivas publikigaĵojn kun longa aper-ritmo kiel jarlibroj, kongreslibroj, regule aperantaj adreslibroj kaj similaj.

La terminoj por Esperanto-periodaĵoj forte varias, ekzemple letero, folioj, informilo, cirkulero, gazeto, revuo, ĵurnalo, magazino kaj aliaj. La uzo ofte estas malpreciza. Tiu ĉi artikolo pro tio ne distingas periodaĵojn laŭ tiuj kategorioj.

De la unua Esperanto-periodaĵo, La Esperantisto, aperis pli ol dek mil titoloj de tre malsama amplekso, enhavo, daŭro kaj kvalito (vidu la bazan literaturon malsupre). La plejmulto nur mallonge aperis, la averaĝa daŭro estas ĉirkaŭ 5 jaroj.

Vidu ankaŭ por Esperanto-gazetoj

Vidu ankaŭ

Proverbo

Ekzistas proverboj pri koko/kokino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[8]:

  • Citaĵo
     Lerneja sekreto ne iru al gazeto. 
  • Citaĵo
     Mensogas kiel gazeto. 

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Timothy Brook. (1998). The Confusions of Pleasure: Commerce and Culture in Ming China. Berkeley: University of California Press. ISBN 0-520-22154-0 (Paperback). Paĝo xxi.
  2. WAN — A Newspaper Timeline. Wan and-press.org. Alirita 2012-02-21.
  3. Infelise, Mario. "Roman Avvisi: Information and Politics in the Seventeenth Century." Court and Politics in Papal Rome, 1492–1700. Cambridge: Cambridge University Press, 2002. 212,214,216–217
  4. (2006) “Strassburg, 1605: The Origins of the Newspaper in Europe”, German History 24 (3), p. 387–412 (387). doi:10.1191/0266355406gh380oa. 
    Citaĵo
     At the same time, then as the printing press in the physical technological sense was invented, 'the press' in the extended sense of the word also entered the historical stage. The phenomenon of publishing was now born. 
  5. Weber, Johannes: Straßburg 1605: Die Geburt der Zeitung, en: Jahrbuch für Kommunikationsgeschichte, Vol. 7 (2005), S. 3–27.
  6. WAN — Newspapers: 400 Years Young!. Wan-press.org. Alirita 2012-02-21.
  7. . History of Newspapers. Nyu.edu. Alirita 2012-05-21.
  8. Lernu

Bibliografio

  • Willings Press Guide (134a eld. 3 vol. 2010), kompleta gvidilo al tutmonda gazetaro. Vol 1 UK, Vol 2 Europe kaj Vol 3 Mondo. ISBN 1-906035-17-2
  • Editor and Publisher International Year Book (90a eld. 2009), kompleta gvidilo al usona gazetaro
  • Conley, David, kaj Stephen Lamble. The Daily Miracle: An Introduction to Journalism (3rd ed. 2006), 518pp; global viewpoint
  • Harrower, Tim. The Newspaper Designer's Handbook (6a eld. 2007)
  • Jones, Alex. Losing the News: The Future of the News That Feeds Democracy (2009)
  • Sousa, Jorge Pedro Sousa (Coord.); Maria do Carmo Castelo Branco; Mário Pinto; Sandra Tuna; Gabriel Silva; Eduardo Zilles Borba; Mônica Delicato; Carlos Duarte; Nair Silva; Patrícia Teixeira. A Gazeta "da Restauração": Primeiro Periódico Português. Uma análise do discurso VOL. II — Reproduções (2011) ISBN 978-989-654-061-6 [3]
  • Walravens, Hartmut, eld. Newspapers in Central And Eastern Europe (2004) 251pp
  • Williams, Kevin. Read All About It!: A History of the British Newspaper (2009)

Eksteraj ligiloj

Gazetaraj arkivoj