Gazeto Andaluzia
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Gazeto Andaluzia estas la oficiala publikaĵo de la Asociación Andaluza de Esperanto, alinome Andaluzia Esperanto-Asocio, tamen nun esperantlingve nomata Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, fondita de José Garzón Ruiz en San Fernando (Provinco Kadizo) en 1910. La nuna sidejo estas en Malago kaj la direktoro estas Ángel Arquillos López, dum ĉefredaktoro estas José María Rodríguez Hernández. Ĝi estas presita en papere (urbo Kordovo) kaj estas atingebla ankaŭ rete.[1]