Gaznavida Imperio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gaznavida Imperio en ĝia plej granda ekspansio

La Gaznavidoj (perse : غزنویان ), estis muzulmana dinastio, el tjurka deveno, fondata de la samanida gvidanto Sebük Tegin (tjurkdevena mameluko), kiu regis ekde la fino de la 10-a jarcento ĝis fino de la 12-a jarcento, en imperio konsistanta el la regionoj Ĥorasano, de Afganio kaj Panĝabo (areo), kun ĉefurbo en Gazni kaj poste, preskaŭ en la fino de ĝia regado, en Lahore.