Gboard

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Gboard

Lasta stabila versio 13.8.07.597073932, 13.9.01.604728490 beta, 2.3.19
Permesilo nelibera permesilo
vdr

Gboard estas virtuala klavaro evoluigita de Google por Android kaj iOS-aparatoj. Ĝia unua eldono por iOS estiĝis en majo 2016, sekvata de la eldono por Android en decembro 2016, debutante kiel grava ĝisdatigo al la jam ekzistanta Google Keyboard-aplikaĵo.

Gboard prezentas Google-Serĉon, inkluzive antaŭdirajn respondojn, facilan serĉadon kaj kundivido de GIF kaj vizaĝet-enhavoj, antaŭdira tajpada motoro, kiu sugestas la sekvan vorton laŭ la kunteksto kaj multlingva subteno. Ĝisdatigoj ebligis aldonajn funkciojn, inkluzive GIF-sugestojn, opcioj de malhelaj koloraj temoj aŭ aldonado de persona bildo kiel klavara fono, subteno por voĉo-diktado, prognozo de la sekva frazo kaj rekono de mane desegnita vizaĝetoj . Dum ĝia lanĉo en iOS, la klavaro nur subtenis la anglan lingvon, kun aldono de aliaj lingvoj iom post iom en la sekvaj monatoj, dum en Android, la klavaro subtenis pli ol 100 lingvojn dum la publikado.

En aŭgusto de 2018, Gboard superis miliardojn da instalaĵoj de la Google Play Store, iĝante unu el la plej popularaj Android-aplikaĵoj. Ĝi kompreneble funkcias bonege ankaŭ por tajpi esperantan tekston en porteblaj aparatoj – en iOS Gboard ne subtenas la ĉapelliterojn de Esperanto malgraŭ la fakto ke Google Translator havas Esperanton kaj Gboard havas Google Translator.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]