Geĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geĉo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 48990 - 48991 - 48992 - 48993 - 48930
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 76 104  (2023) [+]
Loĝdenso 6 401 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 21′ N, 3° 0′ U (mapo)43.344166666667-3.0063888888889Koordinatoj: 43° 21′ N, 3° 0′ U (mapo) [+]
Alto 50 m [+]
Areo 11,89 km² (1 189 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Geĉo (Biskajo)
Geĉo (Biskajo)
DEC
Geĉo
Geĉo
Situo de Geĉo
Geĉo (Hispanio)
Geĉo (Hispanio)
DEC
Geĉo
Geĉo
Situo de Geĉo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Getxo [+]
vdr
Preĝejo en Geĉo.

Geĉo (hispane Guecho kaj eŭske Getxo) estas municipo de la bordo de la historia teritorio kaj provinco Biskajo, en Eŭskio, Hispanio. Ĝi situas en la dekstra bordo de la Estuaro de Bilbao, en la elfluejo de Ibaizábal-Nervión. Ĝi apartenas al la komarko Granda Bilbao kaj al la metropolita areo de Bilbao. Ĝi havas 80.770 loĝantojn (NIS 2009) kaj elstaras pro la kvanto de palacetoj kaj luksaj domoj konstruitaj de la alta burĝaro dum la industriiĝo.

Stato de la eŭska en Geĉo[redakti | redakti fonton]

Laŭ datumoj de Urbodomo de Geĉo Arkivigite je 2007-04-13 per la retarkivo Wayback Machine, 48,56% de la geĉanoj ne parolas la eŭskan, 19,9% bone scipovas ĝin kaj 31,5% iom konas ĝin, sed ĉefe pasive.

Aliflanke, pliiĝis la procento de eŭsklingvanoj, kiu en 1981 estis nur 9% kaj en 2001 estis 19,9%. Laŭ la sama fonto nur 4,83% de la loĝantaro uzas la eŭskan kiel ĉiutagan lingvon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]