Geŝtalt-psikologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Geŝtalt-psikologio (de la germana. gestalt - formo, bildo, figuro, strukturo) estas unu el la plej grandaj psikologiaj skoloj dum unua parto de la 20-a jarcento. Reprezentantoj de la skolo opinias, ke homa psiko estas integra kaj ne eblas kompreni ĝin per komprenado de ĝiaj partoj. Geŝtalt-psikologio esploras psikan aktivecon de homo. La aktiveco baziĝas sur homa percepto de la mondo kiel geŝtaltaro.

Dum la mekanismema psikologio de la 20-a jarcento estis en krizo, geŝtalt-psikologio proponis novan principon, laŭ kiu oni devas kohere esplori komplikajn psikologiajn fenomenojn.

Geŝtalt-psikologio aperis kiel skolo en jaro 1910 en Germanujo kaj estadis ĝis meze de 1930-aj jaroj. Multaj reprezentantoj de la skolo devis elmigri, kiam faŝistoj ricevis potencon.

Por eksperimenta esplorado geŝtalt-psikologoj proponis novan uniton de analizo – geŝtalton. Geŝtaltojn oni trovis dum percepto de formo, fenomeno de pseŭdomovado, optik-geometriaj iluzioj ktp. Ĉefa leĝo, laŭ kiu elementoj grupiĝas en geŝtalto – leĝo de simpleco. Elementoj strebas organiziĝi en la plej simpla, stabila, "ŝpara" sistemo. Estis trovitaj faktoroj favoraj por grupiĝo: "faktoro de proksimeco", "faktoro de simileco", "faktoro de bona daŭrigo", "faktoro de komuna destino".

Por psikologio de pensado geŝtalt-psikologio ellaboris metodon de eksperimenta esplorado de pensado, kiu nomiĝis "aŭdebla pensado".