Geŭzo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vilhelmo la 2-a van der Marck Lumey (1542–1578)

Per la termino geŭzoj en la komenco oni indikis la nederlandajn kontraŭulojn de la hispana reĝo Filipo II. Pliposte la termino referencis al la partizanoj kiuj surtere (la tielnomataj "arbargeŭzoj" aŭ "sovaĝaj geŭzoj") aŭ surakve ("akvorgeŭzoj") kontraŭbatalis la hispanojn. Tre konata estas la konkero, je la 1-a de aprilo 1572, de la urbeto Den Briel (Brielle) fare de la akvogeŭzoj sub komando de Lumey kaj Treslong. Ĉi tiuj akvogeŭzoj, kiuj iam de Vilhelmo de Oranĝo estis provizitaj per kapermandato, estis miksita kunmetaĵo. Parte la geŭzofloto konsistis el religiaj ekzilitoj kaj povriĝintaj nobeloj, parte el senlaboraj maristoj, aventuristoj kaj marĝenuloj, ofte ordinaraj krimuloj. La geŭzofloto estis dum la periodo 1567-1572 fakte la nura efektiva premrimedo kiun princo Vilhelmo povis uzi kontraŭ la hispanoj. Speciale en 1572 evidentiĝis la granda signifo de la geŭzofloto. La ekokupo de Den Briel je la 1-a de aprilo 1572 estis la signalo por kompleta insurekcio en Nederlando.

Dum la malsieĝado de Alkmaar kaj Leiden la ĉeesto de la akvogeŭzoj estis de esenca graveco. Ankaŭ la konkero de Middelburg (Mezburgo) je la 19-a de februaro 1574 estis ago de la geŭzoj. En majo 1574 la geŭzofloto venkis la hispanan floton sur la Suda Maro. La signifo de la akvogeŭzoj por la irado de la Okdekjara milito povas estis malfacile subtaksata. Je la alia flanko la akvogeŭzoj mortigis grandskale romkatolikajn civitanojn kaj religiulojn kaj prirabis monaĥejojn, ĉio ĉi kaŭzis la furiozon de Vilhelmo de Oranĝo. Finfine Vilhelmo de Oranĝo maldungigis Lumey-on pro lia partopreno al la murdado je la Martiroj de Gorcum. Kaŭzo de la teroro estis ke baldaŭ oni ne plu povis paroli pri insurekcio kaj ke romkatolikoj pli kaj pli reiris al la hispana kampo.

La batalo sur la Suda Maro estis sub komando de geŭzoadmiralo Boisot. Jam je la 11-a de oktobro 1573 Boisot sukcesis kapti la hispanan admiralon Bossu.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto geŭzo estas derivita de la franca vorto gueux. Tio signifas mizerulonalmozulon, sed ĝi akiris pozitivan signifon por ĉiu kiu en tiu tempo ne estis hispanamika.

La origino de la nomo 'geŭzo' estas la deklaro de grafo Karlo de Berlaymont ('Ce ne sont que des gueux': traduko: ili nur estas almozuloj), kiu volis trankviligi vicreĝinon Margareta de Parma kiam la, en la ĵuralianco de la nobeloj unuiĝinta, aristokratio prezentis petskribon al ŝi je la 5-a de aprilo 1566, celdirekta al Filipo II kaj la inkvizicio. Post tio ili mem transprenis la insultvorton kaj per tio ĝi ŝanĝiĝis de negativa al pozitiva nomo. Ankoraŭ nuntempe la termino geŭzonomo estas uzata tielmaniere.

En moderna tempo[redakti | redakti fonton]

Dum la fruaj tagoj de la Dua Mondmilito en la regiono de Vlaardingen, Schiedam kaj Rotterdam agadis rezistogrupeto kontraŭ la germana okupacio. Ili uzis la nomon La Geŭzoj. Dek kvin geŭzoj estis pafekzekutitaj de la germanoj la 13an de marto 1941. Post la milito kelkaj el la postvivintaj geŭzoj estigis fondaĵon La Geŭzorezisto 1940-1945 por teni viva la memoron pri siaj mortintaj kamaradoj kaj por mondvaste pluporti la idealojn.

Ekde 1987 la geŭzomedalon ĉiujare disdonas en Vlaardingen tiu ĉi fondaĵo al individuo aŭ institucio, kiu speciale distingiĝis pro sia batalo por demokratio aŭ sia rezisto kontraŭ diktatoreco, rasismo kaj diskriminacio. La unuan medalon ricevis Amnestio Internacia.


Vidu ankaŭ: Geŭzo (flago)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]