Premio Geuzen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Geŭzomedalo)

Ne konfuzu kun la samnoma premio Geuzenprijs de T.S.G. 't Zal Wel Gaan


Premio Geuzen
honorigo
Nomita laŭ Geuzen
Lando Nederlando
Fondita en 1987
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

La Premio Geŭzo (nederlande Geuzenpenning) estas premio donita de la nederlanda organizaĵo "Stichting Geuzenverzet 1940 - 1945" (Geuzen Rezistomovado). La premio estas aljuĝita ĉiujare al homrajtoj organizaĵoj kaj individuoj kiuj laboris por demokratio, homaj rajtoj kaj la eliminado de diskriminacio en la mondo.

Fono[redakti | redakti fonton]

Dum la fruaj tagoj de la Dua Mondmilito en la regiono de Vlaardingen, Schiedam kaj Roterdamo agadis rezistogrupeto kontraŭ la germana okupacio. Ili uzis la nomon La Geŭzoj. Dek kvin geŭzoj estis pafekzekutitaj de la germanoj la 13an de marto 1941. Post la milito kelkaj el la postvivintaj geŭzoj estigis fondaĵon La Geŭzorezisto 1940-1945 por teni viva la memoron pri siaj mortintaj kamaradoj kaj por mondvaste pluporti la idealojn.

Ekde 1987 la geŭzomedalon ĉiujare disdonas en Vlaardingen tiu ĉi fondaĵo al individuo aŭ institucio, kiu speciale distingiĝis pro sia batalo por demokratio aŭ sia rezisto kontraŭ diktatoreco, rasismo kaj diskriminacio. La unuan medalon ricevis Amnestio Internacia [1].

Premiitoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]