Gea edukado

Miks-seksa aŭ gea edukado, ankaŭ konata kiel geinstruado aŭ kunedukado, estas sistemo de eduko kie inaj kaj viraj studentoj estas edukitaj kune. Dum unuseksa edukado estis pli ofta ĝis la 19-a jarcento, miksita-seksa edukado poste fariĝis norma en multaj kulturoj, precipe en okcidentaj landoj. Unuseksa edukado restas ĝenerala en multaj islamaj landoj. La relativaj meritoj de ambaŭ sistemoj daŭre estas temo de debato.
La plej malnova geinstrua institucio estas la Dollar Academy en Dolaro, Skotlando, kiu estas geinstrua ekde sia fondo en 1818. La lernejo ankoraŭ aktivas hodiaŭ, kun proksimume 1 250 lernantoj.[1]
Multaj institucioj de plialta edukado antaŭe estis apartigitaj, sed antaŭ la fino de la 20-a jarcento, la vasta plimulto fariĝis geinstruaj. La unua geinstrua institucio de plialta edukado (kolegio, altlernejo) estis Kolegio Oberlin en Ohio, Usono. Ĝi malfermiĝis la 3-an de decembro 1833, kun 44 studentoj, 29 viroj kaj 15 virinoj.[2]
Nuntempe, la normo estas, ke knaboj kaj knabinoj studas kune, kvankam klasoj en certaj fakoj ankoraŭ estas apartaj, precipe tiuj en kiuj ekzistas rimarkindaj seksaj diferencoj en akademia atingo aŭ intereskampoj, ekzemple sporto kaj seksedukado.
Fine de la 20-a jarcento, eĉ institucioj kiuj antaŭe edukis nur virojn, kiel ekzemple militistaj, aviadaj kaj mararmeaj akademioj, fariĝis geinstruaj.
Tamen ŝajnas, ke la aspiro krei egalajn ŝancojn por ambaŭ seksoj per geinstruado ne realiĝis. La elekto de profesioj por knaboj kaj knabinoj post diplomiĝo ankoraŭ reflektas tradiciajn seksajn rolojn en la socio.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ About Dollar. Alirita 10 June 2017 .
- ↑ History | About Oberlin | Oberlin College. Alirita 2016-05-17 .