Gediminas Degėsys

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gediminas Degėsys
Persona informo
Naskiĝo 30-a de majo 1980
en Alytus
Lingvoj Esperanto
Nacieco litova
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Gediminas Degėsys (naskiĝis la 30-an de majo 1980 en urbo Alytus, Litovio) estas poligloto, aŭtoro de tri lernolibroj de fremdaj lingvoj. Liaj versaĵoj ofte aperas en litovlingvaj kaj esperantaj revuoj, estas tradukataj al la angla kaj al la franca.

Poligloto[redakti | redakti fonton]

Gediminas Degėsys studis en litovaj universitatoj pri edukado, krome ankaŭ en Romo (Italio) kaj Moskvo (Rusio). Krom sia denaska la litova kaj Esperanto[1], li parolas bone la anglan, hispanan, italan, latvan, francan kaj la rusan. Krom la svahila kaj la germana li ankaŭ legas kaj komprenas ĉirkaŭ 10 aliajn lingvojn[2].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (lt) Ugnė Karaliūnaitė, Poliglotas dr. Gediminas Degėsys apie dirbtinę esperanto kalbą: „Ją renkasi tie, kuriems sunku mokytis kitų kalbų (Poligloto d-ro. Gediminas Degėsys pri la artefarita lingvo Esperanto: "Ĝi estas elektita de tiuj, kiuj malfacile lernas aliajn lingvojn") zmones.lt, la 27-an de septembro 2019, alirite la 25-an de marto 2021.
  2. (lt) Alytiškis poliglotas G. Degėsys: Aistringesnis kalbėtojas esu dzūkų ir lietuvių kalbomis, Alytausgidas.lt, la 26-an de septembro 2019, alirite la 25-an de marto 2021.