Gediminas Kazlauskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gediminas Kazlauskas (naskiĝis la 22-an de februaro 1959 en Panevėžys) estas politikisto kaj konstruinĝeniero de Litovio. Li studis konstruan inĝenieradon en la Teknologia Gediminas-Universitato Vilno kaj poste laboris kiel inĝeniero en Litovio, post 1990 ankaŭ kiel manaĝero en pluraj eŭropaj entreprenoj. Inter 1996 kaj 2001 li administris publikajn aĉetojn en la litovia ministerio pri socia protekto kaj laboro, kaj en 2002 en la ministerio pri edukado kaj scienco. Ekde la 9-a de decembro 2008 li estas ministro pri medio(protekto) en la registaro de Litovio, ankaŭ post ties restrukturigo la 22-an de julio 2009. Lia ministerio nacilingve nomatas Lietuvos Respublikos aplinkos ministerija.

La politikisto estas senpartia, sed lian ministriĝon subtenis la Partio de la Nacia Restariĝo.