Gediminas Vagnorius
| Gediminas Vagnorius | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 10-an de junio 1957 (68-jaraĝa) en komunumo Plungė |
| Lingvoj | litova |
| Ŝtataneco | Litovio |
| Alma mater | Teknologia Gediminas-Universitato Vilno |
| Okupo | |
| Okupo | ekonomikisto politikisto |
Gediminas Vagnorius estas litova politikisto kaj ekonomikisto. Li naskiĝis la 10-an de junio 1957 en la komunumo Plungė, do nun estas 68-jaraĝa. Aparte en la jaroj tuj por la resendependiĝo la la respubliko Litovio post la jugo de la armea okupiteco de la komunisma ŝtatego Sovetunio li politike aktivis en la noviĝinta lando. Interalie li estis la ĉefministro de Litovio ekde la 13-a de januaro 1991, kiam la soveta armeo eniris Vilnon, okupis ŝlosilajn lokojn de la urbo kaj provis sufoki la politikan movadon de ŝtata sendependiĝo. Li oficis ĝis la 21-a de julio 1992, prenis la postenon de Albertas Šimėnas kaj transdonis ĝin la Aleksandras Abišala. Duonjardekon pli poste li ankoraŭfoje iĝas litovia ĉefministro: de la 4-a de decembro 1996 ĝis la 3-a de majo 1999, antaŭita de Laurynas Mindaugas Stankevičius kaj sekvita de Rolandas Paksas.
Al la litova lingvo la nomo de G. Vagnorius eniris pro la "vagnorkoj" (litove "vagnorkos", singulare "vagnorka"), ankaŭ nomitaj "talonoj" (litove "talonai", singulare "talonas"), monbiletaj kvazaŭkuponoj kiuj estis kiel unua provizora valuto de la nova ŝtato, anstataŭ la sovetia rublo.

| |||||||||||||


