El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geising ĝis la fino de 2010 estis sendependa urba komunumo en Germanio, kaj ekde la 1-a de januaro 2011 estas parto de la (antaŭe najbara) urba komunumo Altenberg. Ĝi apartenas al la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro de la federacia lando Saksio. Fine de 2015 la komunumoparto havis 1279 loĝantojn. La komunumo apartenas al tiuj en Germanio, kiuj ses semajnojn antaŭ pasko intense festas karnavalon.
blazono de la nobela dinastio Bünau super la pordo de la loka kirko
rigardo de la monto Kohlhaukuppe
rigardo al la monto Geisingberg
rigardo al la monto Hutberg
karnevala procesio de 2006