Saltu al enhavo

Geja Fiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉielarka Flago
Geja Fiero de Rejkjaviko en 2004
Geja Fiero en Milano, junio 2003

La Internacia Tago de GLAT-a Fiero (gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj), ankaŭ konata kiel Tago de la Geja Fiero aŭ simple Geja Fiero (en la angla, gay pride) estas serio de eventoj kiu ĉiujare estas celebritaj de samseksemaj kolektivoj antaŭ la publiko por instigi al toleremo kaj egaleco de gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj. Tiu ĉi festo estas celebrata ĉirkaŭ la 28-a de junio aŭ la unuan sabaton post la 28-a de junio, memore al la ekribeloj kaj manifestacioj en Stonewall (Novjorko, Usono, 1969), kiu markas la komencon por la samseksema emancipiĝo kaj libereco. En kelkaj landoj la dato povas ŝanĝiĝi se ĝi koincidas kun aliaj datoj tre gravaj por la regiono (amasaj eventoj, politikaj balotadoj aŭ simile). Kaj en Usono oni intertempe ne plu akcentas "tagon de GLAT", sed difinis la tutan junion kiel "monato de GLAT" respektive "monato de fiero" (Pride Month).

La baza nocio de "geja fiero" diras ke neniu homo devas honti pro lia/ŝia estmaniero, senkonsidere de la sekso aŭ seksa orientiĝo. La elektita termino "fiero", venas de la angla lingvo kaj el filologia vidpunkto ĝia traduko pli korekta devus esti "digneco".

La celebrado okazas ĉefe per kolorumitaj "fieraj marŝadoj" (en la angla pride parades, en la franca marches des fiertés, en la hispana marcha del orgullo) kiuj koincidas en la norda hemisferio, kun la alveno de la somero. La simboloj de la geja fiero (la ĉielarka flago kaj la rozkolora triangulo), estas amase portitaj dum la festoj. En la celebraĵoj partoprenas GLAT-ajn grupojn kiuj protestas aŭ petas pli da respekton por ili laŭ iliaj vivkondiĉoj en la respektiva lando.

Ene de la geja komunumo kelkaj malakceptas la nocion de la geja fiero ĉar ili perceptas en ĝi egan emfazon pri la seksa orientiĝo kiu ne estas grave konsiderata kaj manko de diskretemo, modesteco kaj submetiĝo al tio kio povus damaĝi la publikan moralon, religiajn kredojn, eĉ inkluzive de la propra afero pri emancipiĝo kaj agnoskado de la samseksemaj rajtoj. Tamen ili proponas eviti tian ekstravagancan aktivismon per diskursoj kontraŭ la diskriminacio al GLAT-oj per la komunaj ideoj de la publiko. Aliaj kritikistoj vidas la nocion de la geja fiero kiel ofendo al la identeco de ĉiu unuopulo, ĉar ĉiu persono - inkluzive de ĉiu gejo - vivas la sen neceso identigi sin kun tiu determinita stereotipo.

Kartvelio

[redakti | redakti fonton]

Provo de loka GLAT-komunumo okazigi en julio 2019 Gejan Fieron en Tbiliso (Kartvelio) alfrontis fortan kontraŭstaron de ortodoksaj organizaĵoj, kiuj aranĝis protestajn manifestaciojn kaj minacis perforte ĉesigi iujn ajn tiajn provojn.

Provoj okazigi Gejan Fieron en Rusio ĉiam alfrontis oponon de la publiko kaj aŭtoritatoj.

Rusia opoziciulo Aleksej Navalnij proponis en 2009 kompromisan solvon — lasi gejojn fari tiun aranĝon en aparta, ĉirkaŭbarita spaco.

Citaĵo
„ Я бы предложил для русских реалий взять формат гей-парада, который выбрали в Иерусалиме. Чтобы геев не поубивали негеи, геев выпускают порезвиться на закрытый и отцепленный стадион. Возмущенные граждане имеют возможность выразить свой протест, пикетируя этот стадион. По завершении мероприятия, геев под охраной развозят по домам. Как-то так. ” „ Mi proponus por la rusiaj realoj preni formon de Geja Fiero, kiun oni elektis en Jerusalemo. Por ke gejojn ne mortigu ne-gejoj, oni lasas gejojn amuziĝi en fermita kaj ĉirkaŭbarita stadiono. Indignitaj civitanoj havas eblecon esprimi sian proteston, manifestaciante apud tiu ĉi stadiono. Post la fino de la aranĝo la gejojn oni sub gardo transportas hejmen. ”
— Aleksej Navalnij[1], Gejoj en parado

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]