Gemündener Maar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la tri maaroj de Daun
la maaro de Gemünden

La maaro de Gemünden (germane: „Gemündener Maar“) estas la plej norda el la tri maaroj de Daun, en tuja apudeco al la urboparto Gemünden de la distrikturbo Daun. Ĝi situas ĉirkaŭ 1,5 km sude de Daun en la mezontaro Eifel en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

La maara lago estas ĉirkaŭ 325 m longa, 300 m larĝa kaj maksimume 38 m profunda. La surfaco estas 7,2 ha. Ĝi aĝas 30.000 jaroj. Ĝi estas la pej malgranda el la tri maaroj de Daun kaj pli juna ol la Schalkenmehrener Maar (okcidenta maara lago kaj orienta seka maaro). La akvonivelo de la maaro estas ĉirkaŭ 406 m super la marnivelo kaj la maara fundo 368 m super mara nivelo. Parton de la lago estas dum somero banejo, kiu negative influas la apudan naturprotektejon.

La maaro ekestis post freatomagma eksplodovulkana vaporeksplodo, do ne estas kratera lago. Tiam restis nur mallarĝa terstrio el ardezo, graŭvako kaj sabloŝtono inter la maaro kaj la valo de la rivero Lieser. Sur la vojo ĉirkaŭ la lago oni povas vidi tiujn ŝtonojn el la devonio. Speciale je la nordokcidenta flanko troviĝas multaj elĵetitaj ŝtonoj.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Werner d´Hein: Nationaler Geopark Vulkanland Eifel. Ein Natur- und Kulturführer. Gaasterland-Verlag Düsseldorf 2006, ISBN 3-935873-15-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


50.17756.8363888888889