Gema (Zamora)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gema
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 49151
Demografio
Loĝantaro 195  (2023) [+]
Loĝdenso 11 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 25′ N, 5° 39′ U (mapo)41.418333333333-5.6494444444444Koordinatoj: 41° 25′ N, 5° 39′ U (mapo) [+]
Alto 704 m [+]
Areo 17,85 km² (1 785 ha) [+]
Gema (Provinco Zamoro)
Gema (Provinco Zamoro)
DEC
Gema
Gema
Situo de Gema
Gema (Hispanio)
Gema (Hispanio)
DEC
Gema
Gema
Situo de Gema

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gema, Zamora [+]
vdr

Gema [ĤEma] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Gema estus tradukebla al Juvelo.

Preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 17,85 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 204 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 27 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Casaseca de las Chanas kaj Moraleja del Vino, sude kun Jambrina kaj El Piñero, oriente kun Sanzoles kaj okcidente kun Jambrina.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (triarka ponto videbla en la blazono, blazondomoj, fama pino).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]