Gena lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gena lingvo
Gen
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]: oranĝkoloras la regionoj de la gena lingvo
Distribuo de la ĉefaj lingvoj el la gbea lingvaro[1]:

oranĝkoloras la regionoj de la gena lingvo

lingvo • moderna lingvo
Gbea lingvaro
Parolata en sudorienta Togolando,
sudokcidenta Benino
Denaskaj parolantoj proksimume 320.000
Skribo Latina skribo
Lingvistika klasifiko

Niĝerkonga lingvaro
Atlantika-konga lingvaro
Volta-niĝera lingvaro
Kvaa lingvaro
okcidenta
Gbea lingvaro
Gena lingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 hwl
  ISO 639-3 gej
  SIL HWL
  Glottolog genn1243
Angla nomo Gen
Franca nomo gen
vdr

La gena lingvo (Gen, ankaŭ nomata Gẽ, Gen-Gbe, aŭ Mina) estas lingvo el la gbea lingvaro. La lingvo estas parolata en la marborda sudoriento de Togolando, do en ties regiono Maritime, sed ankaŭ en eta parto de la departemento Mono en la pleja sudokcidento de Benino. Laŭ la interreta paĝaro "Ethnologue" (vidu sub retaj ligiloj), ekzistas 200 900 parolantoj de la lingvo en Togolando kaj pliaj 126 000 en Benino - do sume 327 000. La gbea lingvaro apartenas al la kvaa lingvaro, branĉo de la niĝerkonga lingvofamilio, kaj dispartigeblas krom la gena al kvar pliaj ĉefaj lingvoj respektive dialektaroj: la evea (Ewe), fonua (Fon) kaj aĝa (Aja ) lingvoj, plus la grupo de fla-feraaj lingvoj (Phla-Pherá).

La gena lingvo apartenas al la tonaj lingvoj, analizaj lingvoj kaj la baza vortordo estas Subjekto Verbo Objekto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Capo 1988 kaj 1991)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]