Genaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Genarogenomo en biologio estas la kompleta aro de la genoj de iu organismo. La vorto genaro ankaŭ povas signifi la tutan sinsekvon de kromosomaj informoj de la organismo.

Ĉiu ĉelo enhavas en sia genaro (DNA) ĉiun bezonatan instrukcion por kresko kaj por multflanka vivproceso. Preskaŭ ĉiuj organismoj pli kompleksaj ol virusoj portas genarojn ekster kromosomoj; ekzemple, bakterioj portas plasmidojn kaj eŭkariotoj havas genojn en siaj mitokondrioj (kaj kloroplastoj en plantoj).

Virusoj povas havi liniajn unu-komponaĵ-genarojn (Parvoviridae), cirklajn unu-komponaĵ-genarojn (Microviridae, Inoviridae, Circoviridae, kelkaj Geminiviridae), cirklajn du-komponaĵ-genarojn (kelkaj Geminiviridae), cirklajn plur-komponaĵ- (>3) genarojn (Nanovirusoj), unu-komponaĵ-genarojn kun pluraj ORF-oj (ORF= malfermitaj leg-kadroj) (Filo-, Paramyxo-, Rhabdoviridae) du-komponaĵ ambaŭsencaj genarojn (Arenavirusoj), tri-komponaĵ, foje ambaŭsencaj genarojn (Bunyaviridae, Tenuiviruso (4)), ses- ĝis ok- komponaĵ-genarojn (Orthomyxoviridae), inter aliajn.

En 1988, James Watson iĝis estro de la "Human Genome Project" (Homa Genara Projekto) ĉe National Institutes of Health (Nacia Saninstituto, Usono).

reta artikolo en Eo

Grandeco de genaro

La longeco de genaro de iu specio povas enhavi inter 3,569 (la plej mallonga genaro, apartenanta al la bakteriofago MS2, viruso) kaj 670,000,000,000 (la plej longa, apartenanta al Polychaos dubium, ameboido) bazoparoj. Fakte, komplekseco de vivestaĵo ne dependas de longeco de genaro.

La homa genaro fariĝas de 3,200,000,000 bazoparoj, kaj la vertebrula plej longa genaro apartenas al Protopterus aethiopicus (fiŝo, kies genaro inkluzivas 130,000,000,000 bazoparojn)