Saltu al enhavo

Genera artefarita intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri speco de artefarita intelekto. Por mallongigo rigardu la paĝon GAI.
Genera artefarita intelekto
modelo de artefarita intelekto artefarita intelekto genera modelo
vdr
Impressionistic image of figures in a futuristic opera scene
Théâtre D'opéra Spatial, bildo farita helpe de genera artefarita intelekto (AI).

Genera artefarita intelekto aŭ "generipova AI" (angle: Generative AI, mallonge Genera AI, GenAIGAI) estas specifa speco de artefarita intelekto, kapabla mem generi/produkti novajn tekstojn, bildojn, filmojn aŭ aliajn aŭdvidajn formojn, eĉ kodojn por komputilaj programoj, kiuj similas al tiuj verkitaj de homoj. Tiucele generaj modeloj (novaj enhavoj kreitaj per lernitaj ŝablonoj de ekzistantaj datumoj) kiel grandaj lingvomodeloj (angle Large Language Model, mallonge LLM) estas uzataj.

Sistemoj de genera AI (GAI) lernas la subkuŝantajn skemojn kaj strukturojn de ilia trejna, validiga kaj testa datumaro (pro enigo de specifa "priskribo" (angle prompt[1])[2], funkcianta ankaŭ kiel trejnilon, incitilon, ebligante siavice la kreadon de novaj datumaroj kun kompareblaj trajtoj[3]. La vera povo de AI estas en la plenumado de ripetitaj kaj datumpelitaj taskoj. La tielnomataj 'chatbots' (babilrobotoj) estas pelitaj de AI.

Astronaŭto/kosmonaŭto rajdanta ĉevalon

Rimarkindaj generaj AI-sistemoj inkluzivas babilrobotojn (chatbots) kiel Copilot, Gemini kaj ChatGPT[4], lingvomodelon en formo de babilroboto, lanĉita fine de novembro 2022.

Diversaj firmaoj kiel Anthropic, Microsoft, Google sed ankaŭ multnombraj pli malgrandaj firmaoj evoluigis generajn AI-modelojn[5].

Ekestas zorgoj pri GAI interaliee rilate al rajtoj de intelekta propraĵo kaj akademia malhonesteco, propagando, misinformado. Inter giaj riskoj menciindas kreskanta energikonsumo, disvastiĝo de misinformado (profundaj falsaĵoj, propagando), pli granda dependecn de aŭtomataj sistemoj kaj la koncentriĝo de teknologia potenco en la manoj de malmultaj privataj agantoj[6].

Tamen, GAI povas esti utila ilo ekzemple en edukado post kiam ĝiaj kapabloj, limigoj kaj programado estas komprenataj[7], fokusante al instruado de manieroj kiel kritike uzi ĝin (legu GAI-literatia edukado)[8].

Aliaj generaj AI-modeloj inkluzivas bildartkapablajn AI-bildgenerigajn sistemojn kiel Stable Diffusion, Midjourney kaj DALL-E. AI-stiritaj artkreaĵoj (angle: text-based generative art) estas ankaŭ konataj kiel AI-arto[9].

Teksto-al-video AI-generatoroj kiel Sora. ebligas kreadon de videaĵo/filmeto surbaze de teksto. Aliaj ekzemploj inkluzivas OpenAI, Gen-1 kaj Gen-2 de Runway kaj Make-A-Video de Meta Platforms.

Genera AI ankaŭ povas esti vaste trejnita sur aŭdio-klipoj por produkti natursonan parolsintezon kaj tekston-al-paroladon, kiel ekzempligite per kuntekst-konsciaj sinteziloj de ElevenLabs aŭ Meta Platforms (Voicebox).

  • VALL-E (Microsoft) celas altkvalite voĉsintezigi personecigitan (anglalingvan) paroladon konservante la emocion de la parolanto, mejloŝtono en la teksto-al-parola sintezo. Voĉgeneranta AI estis jam konsiderita ebla defio al voĉaktoroj[10].

Generaj AI-sistemoj kiel ChatGPT kaj Midjourney estas trejnitaj pere de grandaj, publike haveblaj datumaroj enhavantaj kopirajtigitajn verkojn. AI-programistoj argumentis ke tia trejnado estas protektita kiel justa uzo, dum posedantoj de kopirajtoj argumentis ke ĝi iras preter iliaj rajtoj[11].

La rete konsultebla ResearchRabbit estas noviga AI-stirita esplorilo helpante eviti eventualan plagiaton uzante "citaĵo-bazitan literaturo-mapon". La amplekso de tia ilo estas optimumigi vian tempon serĉante referencojn dum vi komencas plani eseon, projekton aŭ literaturrecenzon. La aplikaĵo Discovery (ReseachRabbit), ebligas tutnovan manieron kunlabori kaj serĉi artikolojn, aŭtorojn aŭ monitori novan literaturon.

En informkunveno al la Sekureca Konsilio de UN en julio 2023, la ĝenerala sekretario António Guterres diris ke "genera AI havas grandegan potencialon por la bono kaj la malbono grandskale", ke AI povus "akceli internacian evoluon", grandskale kontribui al la tutmonda ekonomio antaŭ 2030, sed ĝia malica uzo "povas kaŭzi terurajn nivelojn de morto kaj detruo, ĝeneraligitan traŭmaton kaj profundan psikologian damaĝon je neimagebla skalo"[12].

En Ĉinio, ĉiu genera artefarita intelekto montrita al publiko estas reguligita de la "Provizoraj rimedoj por la administrado de genera artefarita Intelekto" de la Ŝtata Informa Oficejo por la Interreto (simpligita ĉina: 电视式电视剧电视服务管理氮衜最理氮衜最). Ĝi inkluzivas postulojn al akvomarko por generitaj bildoj aŭ videaĵoj, regularoj pri trejnado de datumoj kaj etikedokvalito, restriktoj ĉirkaŭ la kolektado de personaj datumoj kaj gvidlinio, ke genera AI devas "adheri al kernaj socialismaj valoroj" [13][14].

Lingva kaj kultura partieco en la AI-infrastrukturo

[redakti | redakti fonton]

AI tendencas fokusi la dominantajn lingvojn kaj kulturojn, kiuj superregas en la datumoj uzataj por trejni la programon. Ĉi tio povas rezultigi malpli precizajn kaj malpli ampleksajn respondojn por uzantoj de marĝenigitaj lingvoj aŭ kulturaj fonoj (ChatGPT, aŭgusto 2023)[7]. Studo montris ke programoj por detekti artefaritan intelekton diskriminacias kontraŭ ne-denaskaj parolantoj de la angla[15]. AI-modeloj ne nur efikas sur malriĉajn lingvajn komunumojn sed ankaŭ sur surbreprezentitaj lingvoj kun milionoj da parolantoj sed kiuj ne estas dominaj lingvoj en internacia komunikado[16]. Artikolo el 2025 publikigita de la Stanforda Instituto por Homcentra Artefarita Inteligenteco (HAI) notis, ke multaj popularaj grandlingvaj modeloj (LLM-oj) ofte ne funkcias en lingvoj krom la angla[16]. Parolantoj de lingvoj kun malmultaj rimedoj, tio estas tiuj, kiuj ne havas sufiĉajn datumojn en malriĉaj lingvoj por konvene trejni solvojn bazitajn sur artefarita intelekto, ne povis rikolti la fruktojn de artefarita intelekto (AI)[17]. Aliflanke, gravaj AI-kompanioj akiris en 2026 aliron al informoj tra Vikipedio en 350 lingvoj, Vikilibroj en 75 lingvoj kaj Vikivortaro en 190 lingvoj. Risko ekzistas ke kontribuantoj kiuj malbone regas tiujn lingvojn produktas tekstarojn kun eraroj pro uzo de fuŝa maŝintradukado kiuj restas tie kiel 'datumoj' por kreskigi la grandlingvaj modeloj en tiuj lingvoj[18].⁠ Ekzistas jam klopodoj plibonigi la situacion en Afriko kie 'Masakhane' esperas atingi antaŭ 2029 ke ĉiu afrika lingvo estas videbla, valorata kaj reprezentita en la AI-teknologio[19].

Esploristoj de la Universitato de Melbourne rimarkis ke la uzo de artefarita intelekto por analizi personecon aŭ kompetentecon per retfilmitaj intervjuoj ofte plifortigus antaŭjuĝojn kaj diskriminacion (algoritmo-faciligitan diskriminacion) rilate al nevorta konduto (kiel ekzemple portado de kaptuko) aŭ al lingvo-uzo ĉe jam marginaligitaj laborserĉantoj kiuj parolas la anglan kiel duan lingvon. Ankaŭ starigi tempolimon por respondi demandojn dum retfilmita rekrutado povus malavantaĝi laborserĉantojn kiuj ne estas anglalingvanoj[20].

Deepfakes

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ankaŭ grandega zorgo pri la kresko de AI-generitaj tn. 'deepfakes' (falsaj bildoj) kiuj prezentas pliajn minacojn rilate al la vero en la cifereca spaco[21].

Financa modelo de novaĵretejoj

[redakti | redakti fonton]

AI-platformoj kiaj ChatGPT kaj aliaj kontribuas al la tendenco de nula alklakado, ĉar uzantoj povas akiri informojn kaj resumojn rekte ene de tiuj AI-platformoj sen devi alklaki aliajn retejojn[22], rezultante en malpli da rettrafiko al la fonto mem de la enhavo[23].

Similarweb, retejo kiu mapas la interretan trafikon de pli ol 100 milionoj da retejoj tutmonde[24], raportis ke la nombro de serĉrezultoj por novaĵretejoj kiuj ricevas nul alklakojn en unu jaro (2024-2025) kreskis de 56% al 69% kio instigas pli kaj pli da tiaj retejoj bloki AI-robotojn traserĉi enhavon sur iliaj retejoj[25].

Sciindaĵo

[redakti | redakti fonton]

Esperanto Technologies (ankaŭ kiel esperanto.ai, sed ransprenita en 2025 de Nekko.ai) evoluigis energiŝparemajn ĉipojn, kiuj estas unu el la plej efikaj solvoj en la mondo por genera AI-inferenco, tio estas maŝinlerna procezo kiu uzas trejnitan AI-modelon por fari antaŭdirojn pri novaj datumoj kaj krei AI-generan enhavon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Prompt, angla por instruo/priskribo verkita en "natura" lingvo kaj transdonita al AI por generi respondon. Eblaj ekzemploj de tiaj prompts: "kiel mi povas verki ĉi tion pli bone?" aŭ "ĉu estas eraroj en mia teksto?"
  2. (en) Lanxon, Nate; Bass, Dina; Davalos, Jackie, "A Cheat Sheet to AI Buzzwords and Their Meanings". Bloomberg News, la 10-an de marto 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novermbro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
  3. (en) Pasick, Adam, "Artificial Intelligence Glossary: Neural Networks and Other Terms Explained". The New York Times. la 27-an de marto 2023, ISSN 0362-4331. Arĥivita de la originalo, la 1-an de septembro 2023. Alirite la 22-an de aprilo 2023.
  4. (en) Roberto Gozalo-Brizuela, Eduardo C. Garrido-Merchan, ChatGPT is not all you need. A State of the Art Review of large Generative AI models, arXiv:2301.04655v1 [cs.LG]
  5. (en) "The race of the AI labs heats up",The Economist, la 30-an de januaro 2023. Arĥivite de la originalo, la 17-an de novembro 2023. Alirite la 14-an de marto 2023.
  6. (nl) Edward Back, Wat hebben we gedaan? : Sam Altman is zowel opgewonden als bezorgd over de komst van ChatGPT-5, die snel beschikbaar zal zijn. (Kion ni faris? : Sam Altman estas kaj ekscitita kaj maltrankvila pri la alveno de ChatGPT-5, kiu baldaŭ estos havebla), Futura-Sciences.com, la 21-an de aŭgusto 2025
  7. 1 2 (en) Generative Artificial Intelligence (GAI) Resource Guide for Faculty, Pri kio GIA kapablas kaj ne kapablas, UmassGlobal
  8. (en) Amy Wanyu Ou, Baraa Khuder, Sindija Franzetti, Raffaella Negretti, Conceptualising and cultivating Critical GAI Literacy in doctoral academic writing, Journal of Second Language Writing, Volume 66, decembro 2024, 101156
  9. (en) Jonas Oppenlaender, Prompt Engineering for Text-Based Generative Art, Studocu.
  10. (en) Shrivastava, Rashi, Keep Your Paws Off My Voice': Voice Actors Worry Generative AI Will Steal Their Livelihoods, Forbes. Arkivita el la originalo, la 2-an de decembro 2023. Alirite la 28-an de novembro 2023.
  11. (en) Generative Artificial Intelligence and Copyright Law, Congressional Research Service. LSB10922. 29 septembro 2023. Arĥivita de la originalo, la 22-an de marto 2024. Alirite la 30-an de januaro 2024.
  12. (en) "Rimarkoj de Ĝenerala Sekretario al la Sekureca Konsilio pri Artefarita Inteligenteco" . un.org, la 18-an de julio 2023. Arĥivita de la originalo, la 28-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
  13. (zh) 电视式特許庁服务服务管理性行者, la 13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 27-an de julio 2023.
  14. (en) Ye, Josh, China says generative AI rules to apply only to products for the public, Reuters, la 13-an de julio 2023. Arĥivite de la originalo, la 27-an de julio 2023. Alirite la 13-an de julio 2023.
  15. (en) Ian Sample, Programs to detect AI discriminate against non-native English speakers, shows study, The Guardian, la 10-an de Julio 2023. Alirite la 19-an de aprilo 2026.
  16. 1 2 (en) Andrew Deck, We tested ChatGPT in Bengali, Kurdish, and Tamil. It failed. Outside of English, ChatGPT makes up words, fails logic tests, and can’t do basic information retrieval, Rest of World, la 6-an de septembro 2023. Alirite la 19-an de aprilo 2026.
  17. (plurlingve) Aaron Spitler, Perdita en traduko: Kiel AI-modeloj efikas sur malriĉajn lingvokomunumojn, Global Voices, la 8-an de aprilo 2026. Alirite la 19-an de aprilo 2026.
  18. (en) Wikipedia editors vs AI slops, Rest of World
  19. (en) African led AI. Built for impact, Masakhane
  20. (en) Natalie Sheard, Discrimination by recruitment algorithms is a real problem, Universitato de Melbourne, la 15-an de majo 2025. Alirite la 19-an de aprilo 2026.
  21. (en) Anton Konopliov, Key Statistics on Fake News & Misinformation in Media in 2024, Redline, la 26-an de junio 2024, alirite la 5-an de decembro 2024.
  22. (en) Ben Jacobson, Making your peace with zero-click searches, Marketingtech, la 4-an de aŭgusto 2025
  23. (en) David Belson,The crawl before the fall… of referrals: understanding AI’s impact on content providers, Cloudflare, la 1-an de julio 2025
  24. (en) AI Referral Traffic Winners By Industry, Similarweb; mla 29-an de julio 2025
  25. (en) News Sites Are Getting Crushed by Google’s New AI Tools - The AI armageddon is here for online news publishers (Novaĵretejoj estas subpremataj de la novaj AI-iloj de Google), The Washtington Post,

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]