General Electric

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La origina versio de la cirkla blazono kaj registrita marko de General Electric. Tiu marko estis dezegnita la 24an de julio, 1899, kaj registrita la 18an de septembro, 1900

General Electric CompanyGE, estas usona multnacia konglomera firmao grupigita en Schenectady, Novjorkio kaj kun sidejo en Fairfield, Konektikuto, Usono.[1] Tiu entrepreno funkcias perre de kvar fakoj: GE Energy (energio), GE Technology Infrastructure (teknologia infrastrukturo), GE Capital (kapitalaj financoj) kaj [GE Home & Business Solutions (konsumo kaj industrio).[2][3]

En 2011, Fortune rangigis GE kiel la 6a plej granda firmao en Usono,[4] same kiel la 14a plej profita.[5] Aliaj rangigoj de 2011 inkludas la numeron 7an inter unuarangaj entreprenoj (Fortune), la numeron 5an inter tutmondaj markoj (Interbrand), la numeron 82an inter verdaj (ekologiaj) entreprenoj (Newsweek), la numeron 13an inter plej admirataj entreprenoj (Fortune), kaj la numeron 19an inter plej novigaj entreprenoj (Fast Company).[6]

Notoj

  1. Company Search, EDGAR System, Securities and Exchange Commission. Alirita 22an de decembro, 2009.
  2. GE Fact Sheet: Businesses, Locations, Awards, Leadership. General Electric. Alirita 10an de majo, 2011.
  3. Wald, Matthew L., "General Electric Company", The New York Times. Kontrolita 10an de majo, 2011.
  4. Fortune 500: GE. Fortune (2011). Alirita 17a Decembro 2010.
  5. Fortune 20 most profitable companies: IBM. Fortune (2011). Alirita 17a Decembro 2010.
  6. GE rankings. Ranking the Brands. Alirita 17a Decembro 2010.

Bibliografio

  • Carlson, W. Bernard. Innovation as a Social Process: Elihu Thomson and the Rise of General Electric, 1870–1900 (Cambridge: Cambridge University Press, 1991).
  • Woodbury, David O. Elihu Thomson, Beloved Scientist (Boston: Museum of Science, 1944)
  • Haney, John L. The Elihu Thomson Collection American Philosophical Society Yearbook 1944.
  • Hammond, John W. Men and Volts: The Story of General Electric, published 1941, 436 pages.
  • Mill, John M. Men and Volts at War: The Story of General Electric in World War II, published 1947.

Eksteraj ligiloj