General Zaragoza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
General Zaragoza
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Nuevo León
Kodo laŭ INEGI 19024
Demografio
Loĝantaro 5 733
Geografio
Koordinatoj 23°58′N 99°46′U  /  23.967°N, 99.767°U / 23.967; -99.767 (General Zaragoza) (mapo)
Alto 1 380 m
Areo 1108,5 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de General Zaragoza en Nuevo León (Meksiko)
Situo de General Zaragoza en Nuevo León (Meksiko)
DMS
Situo de General Zaragoza en Nuevo León
Situo de General Zaragoza en Nuevo León
Situo de General Zaragoza en Nuevo León

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo General Zaragoza Municipality [+]
vdr


General Zaragoza estas unu el la 51 komunumoj de la meksika subŝtato Nuevo León, kiu situas en norda Meksiko, inter la subŝtatoj Coahuila kaj Tamaulipas. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas General Zaragoza. Al General Zaragoza apartenas entute 136 tiel nomataj loĝlokoj (statistike por urboj, vilaĝoj kaj domaroj). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 19024.

La komunumon ricevis la nomon honore al la generalo Ignacio Zaragoza, kiu luktis kontraŭ la franca invado en la batalo de Puebla, kiu okazis la 5an de majo 1862. Quien luchó contra la invasión francesa en la Batalla de Puebla que ocurrió el 5 de mayo de 1862.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 5733 loĝantojn. El tiuj estis 2987 viroj kaj 2746 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1108,5 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1380 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 900 mm/m² de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 15 ĝis 16 °C.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2000 en la komunumo vivis 4814 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 1 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,02 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

En General Zaragoza loĝis en la jaro 2000 3388 personoj, kiuj aĝis pli ol 15 jaroj. El tiuj 2946 scipovis legi kaj skribi, sed 407 personoj estis analfabetoj. Laŭ procentoj 12,13 % de la personoj pli aĝaj ol 15 ne scipovis legi kaj skrbi. Inter la viroj 9,44 % ne scipovis legi kaj skribi kaj inter la virinoj estis 15,16 %.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 2000), 3969 personoj apartenis al la katolika religio kaj 434 personoj al la protestantisma religio. Neniu apartenis al la judisma relegio kaj 411 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]