Genesis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genesis
Genesis en la jaro 2007 (de maldekstre): Daryl Stuermer, Mike Rutherford, Tony Banks kaj Phil Collins.
Genesis en la jaro 2007 (de maldekstre): Daryl Stuermer, Mike Rutherford, Tony Banks kaj Phil Collins.
Bazaj informoj
Deveno Ŝablono:Flagicon Godalming, Anglio
Ĝenroj Arta roko
Progresiva roko
Popmuzika roko
Aktivaj jaroj 19671999, 2006 - nuntempo
Retejo www.genesis-music.com
Membroj

Tony Banks
Phil Collins
Mike Rutherford

Antaŭaj membroj

Peter Gabriel
Steve Hackett
Anthony Phillips
John Mayhew
John Silver
Chris Stewart
Ray Wilson

vdr

Genesis estas brita art-roka muzika grupo fondita en la jaro 1967. Per pli da 150 milionoj da venditaj diskoj ĝi enviciĝas inter la 30 plej diskovendantaj grupoj de ĉiuj tempoj. En la jaro 1988 ili ricevis premion Grammy pro muzika video al kanto "Land of Confusion".

Historio

Unua etapo

Ilia unua albumo estis "From Genesis To Revelation", eldonita en 1969. "Trespass" estas la dua studialbumo, registrita kaj publikita en 1970. Ĝi montris folkecan progresivrokan stilon kiu estis sufiĉe for el la komenca verko.

La unuaj membroj de la bando estis:

Trespass estis la unua el kelkaj albumoj de Genesis registritaj en Londono ĉe la Trident Studios. Kvankam la albumo ne estis komerca sukceso en Britio (ĝi nur atingis la numeron 98an por unu semajno en 1984), ĝi estis sufiĉe sukcesa ĉe la kritiko spite sian vendomankon. Tamen la albumo plej sukcesis en Belgio, kie ĝi atingis la numeron 1, konduke al la unuaj eksterlandaj koncertoj fare de la bando en tiu lando en marto de 1971.

Post tiu albumo, la bando ne kontentis kun la tamburado de John Mayhew kaj anstataŭis lin per Phil Collins, post la foriro de Anthony Phillips.

"Nursery Cryme" estis la tria studialbumo kaj estis registrita kaj liberigita en 1971. Ĝi estas ankaŭ la unua albumo de la kvinteto formata de Peter Gabriel, Tony Banks, Mike Rutherford, Phil Collins kaj Steve Hackett; tiuj du lastaj anstataŭantaj la iamajn John Mayhew kaj Anthony Phillips, ĉe drumoj kaj gitaro respective, en 1970 kaj en 1971. Tiu formaĵo restis konsista ĝis A Trick of the Tail, kiam Phil Collins iĝis estra kantisto anstataŭ Peter Gabriel post ties eliro el la grupo en 1975.

En 1972 venis "Foxtrot" kiu estis la unua albumo de Genesis, kiu eniris en la grupon de la 20aj plej vendataj diskoj en Britio.

Peter Gabriel vestita kiel "Britannia", dum kantado de "Dancing with The Moonlit Knight", 1974

"Selling England by the Pound" estis la kvina studialbumo de la grupo, publikita la 12an de oktobro 1973 pere de entreprenoj Charisma Records (Eŭropo) kaj Atlantic Records (Usono). Ĝi sekvis post Foxtrot kaj estis la plej sukcesa komerca pinto tiame, atingante numeron 3a en Britio[1] kie ĝi restis en la listo dum 21 semajnoj. La albumo ricevis oran atestigilon en Usono en 1990. Ĝi ricevis ankaŭ sukcesan akcepton de kritikaro.

La albuma kovrilo estas pentraĵo de Betty Swanwick nome The Dream (revo). La origina pentraĵo ne aperigis gazontondilon; la bando mendis al Swanwick aldoni ĝin poste kiel aludo al la kanto "I Know What I Like."

"The Lamb Lies Down On Broadway" estis duobla konceptalbumo registrita kaj publikigita en 1974. Ĝi estis ties sesa studialbumo kaj la lasta albumo de la grupo kun la ĉefa voĉo de la kantisto Peter Gabriel.

Dua etapo

Dum la travojaĝo ludante "The Lamb Lies Down On Broadway", Gabriel anoncis al siaj kunuloj ke li decidis lasi la bandon, pretekstante malkonekton kun la ceteraj membroj kaj la trostreĉiĝojn de sia geedziĝo kaj la malfacila naskiĝo de lia unua infano. Tamen, li finis sian sindevontigon ĝis la konkludo de la travojaĝo.

La grupo aŭdiciis laŭdire pli ol 400 gvidajn kantistojn por trovi anstataŭaĵon por Gabriel. Finfine, oni decidis ke la drumisto Phil Collins, kiu ĝis tiam kunlaboris en la subtena voĉo, fariĝu la gvida kantisto.

Por la sekva albumo de 1976 A Trick Of The Tail, la nova produktisto David Hentschel, donis al la albumo pli klarsonan produktadon. Muzikaj historiistoj poste rimarkis ke Collins sonis "pli Gabriel-eca ol Gabriel".[2]

Malgraŭ la sukceso de la albumo, la grupo restis koncernita kun iliaj rezultoj en viva interpretado, nun kiam mankis komplikaj kostumaj ŝanĝoj kaj drameca konduto de Gabriel. Pro tio Collins postulis la helpon de dua tamburisto dum li kantis, kaj Bill Bruford, tamburisto por Yes kaj King Crimson estis dungita.

Poste, Genesis registris Wind & Wuthering, la unua el du albumoj registritaj ĉe la Relight Studioj en Hilvarenbeek en Nederlando.

La bando akiris eĉ pli grandan sukceson, post la ŝanĝo al pli komerca stilo, kaj jam sub la klara gvido de Collins. Postaj diskoj inkludas:

Diskaro

Notoj

  1. UKChartHits, 2465, Genesis hits
  2. "Phil Collins".