Genmaicha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Genmaicha

Genmaicha (japane: 玄米茶, litere teo el bruna rizo, la lasta ideogramo signifas cha, teon) estas japana nomo por verda teo al kiu oni aldonis rostitajn brunan rizon. Foje oni nomas ĝin "krevmaizteo", ĉar kelkaj el la rizeroj krevas dum la rostado kaj similas al krevmaizo.

Komence malriĉaj japanoj trinkis tiun teon, ĉar rizo estis malpli kosta kaj malpligrandigis la koston de la teo, sed nuntempe oni trinkas ĝin en ĉiuj sociaj tavoloj.

La gusto de genmaicha estas milda kaj agrabla kaj kombinas la freŝan herban guston de la verda teo kun tiu de la rostita rizo. Akvo por prepari tiun teon, estu je 75 ĝis 85°C. La teo povas infuzi pli longe ol aliaj teoj (iuj konsilas 3-5 minutoj), sed sufiĉas 30 sekundoj por la unua akvumado, kaj oni povas tuj servi post la sekvaj akvumadoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]