Saltu al enhavo

Geofagio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geofagio estas termanĝado, nome "gusta perverseco, kiu instigas manĝi teron.[1] Ĝi estas intenca[2] praktiko konsumi teron aŭ grundsimilajn substancojn kiel argilon, kreton aŭ termitejojn. Ĝi estas konduta adaptiĝo, kiu okazas ĉe multaj nehomaj bestoj kaj estis dokumentita ĉe pli ol 100 primataj specioj.[3] Geofagio ĉe nehomaj primatoj estas ĉefe uzata por protekto kontraŭ parazitoj, por provizi mineralajn suplementojn kaj por helpi metaboli toksajn komponaĵojn el folioj.[4] Geofagio okazas ankaŭ ĉe homoj kaj estas plej ofte raportita inter infanoj kaj gravedaj virinoj.[5]

Papagoj manĝantaj argilon (Peruo).

Homa geofagio estas formo de piko (pica) - avido kaj celkonscia konsumo de ne-manĝaĵoj - kaj estas klasifikita kiel manĝmalsano en la Diagnoza kaj Statistika Manlibro de Mensaj Malordoj (Diagnostic and Statistical Manual of Mental Disorders (DSM) se ĝi ne estas socie aŭ kulture konvena.[6] Foje geofagio estas sekvo de portado de ankilostoma infekto. Kvankam ĝia etiologio restas nekonata, geofagio havas multajn eblajn adaptajn sanprofitojn same kiel negativajn sekvojn.[5][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. PIV NPIV Alirita la 14an de septembro 2025.
  2. (Majo 2020) “Geophagy in the yellow-tailed woolly monkey (Lagothrix flavicauda) at La Esperanza, Peru: site characterization and soil composition”, Primates 61 (3), p. 507–518. doi:10.1007/s10329-020-00802-9. 211253699. 
  3. (Januaro 2019) “Geophagy among nonhuman primates: A systematic review of current knowledge and suggestions for future directions”, American Journal of Physical Anthropology (en) 168 (S67), p. 164–194. doi:10.1002/ajpa.23724. 
  4. Krishnamani, R.; Mahaney, William C. (2000-05-01). "Geophagy among primates: adaptive significance and ecological consequences". Animal Behaviour. 59 (5): 899–915. doi:10.1006/anbe.1999.1376. PMID 10860518. S2CID 43702331.
  5. 5,0 5,1 Young, Sera L.. (2011) Craving earth : understanding pica : the urge to eat clay, starch, ice, and chalk. New York: Columbia University Press. ISBN 9780231146081. OCLC 806349461.
  6. DSM-5 Task Force. (2013) Diagnostic and statistical manual of mental disorders : DSM-5, 5‑a eldono, Arlington, VA: American Psychiatric Association. ISBN 978-0-89042-554-1. OCLC 830807378.
  7. (February 2019) “Medicine Beneath Your Feet: A Biocultural Examination of the Risks and Benefits of Geophagy”, Clays and Clay Minerals 67 (1), p. 81–90. doi:10.1007/s42860-018-0004-6. Bibkodo:2019CCM....67...81Y. 132319907. 
  • Cooper, D. W. (2000). "Clay Eating Parrots". Parrots Magazine. 36.
  • Wiley, Andrea S. (2003). "Geophagy". En Katz, Solomon H. (eld.). Encyclopedia of Food and Culture. Vol. 2. New York: Charles Scribner's Sons. pp. 120–121.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]