Geoffrey Greatrex

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geoffrey Greatrex
Persona informo
Naskiĝo 15-an de novembro 1968 (1968-11-15) (55-jaraĝa)
en Otavo,  Kanado
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Kanado
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Geoffrey GREATREX eklernis Esperanton en 1985 en sia lernejo en norda Anglio. Poste, konstatinte la utilecon de la lingvo, li regule ĉeestis la kunvenojn de la grupo en Oksfordo, kie li studis, kaj fondis studentan asocion. Geoffrey helpis revivigi JEB, la junularan sekcion de la Esperanto-Asocio de Britio, en 1988 kaj fariĝis ties prezidanto. Samtempe li aktivis en EAB kaj servis kiel ĝia prezidanto dufoje (1991-93 kaj 1997-98. En la 90aj jaroj Geoffrey ofte ĉeestis kongresojn, kaj en la Eŭropa Esperanto-Unio li agis kiel sekretario de la komitato je la komenco (en 1992), kaj poste prezidantiĝis en 1995. Krom prezidado, Geoffrey laboras kiel profesoro pri antikva historio, precipe romia kaj bizanca. Post la studoj en Oksfordo, li enposteniĝis en Otavo kiel profesoro, sed post jaro devis reiri al Britio, kie li laboris en Kardifo dum du jaroj. En 1998 li revenis al Kanado, ricevinte postenon ĉe Universitato Dalhousie en Halifakso, kaj en 2001 li revenis al sia naskiĝurbo Otavo, kie li havas profesoran postenon ĝis nun. De 2000 ĝis 2003 Geoffrey redaktis por Kanada Esperanto-Asocio la revuon Lumo, kaj dum la jaroj 2004 kaj 2005 li prezidis KEA, kaj daŭre restas en ties estraro.

Partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Geoffrey Greatrex, Romianoj kaj persoj en la malfrua antikvo: milito, arto kaj kulturo.[1]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En IKU-libro de 2020, Internacia Kongresa Universitato, Universala Esperanto-Asocio. Red. Anna Striganova, Dmitrij Ŝevĉenko, Amri Wandel, Eldonejo «Impeto», Tutmonde, 73-a sesio, 01a — 08a de aŭgusto 2020, 106 pp. pp. 36-50. ISBN 978-5-7161-0314-6