Gofredo de Monmouth
Geoffroy de Monmouth (naskiĝis ĉirkaŭ 1100 en Monmouth (Kimrio); mortis en 1155 en Saint Asaph), estis kimra episkopo kaj historiisto, kiu verkis latine.
Lia naskiĝloko ne estas konata, sed ĝi estis verŝajne Monmouth en Kimrio. Li havis verŝajne bretonajn praulojn, bone konis la regionon de Monmouth kaj priskribas Caerleon en sia Historia Regum Britanniae. Tiu verko enhavas fruan version de la legendoj pri Reĝo Arturo.
Li studis en Oxford, renkontis tie la ĉefdiakonon Walter. La 21-an de februaro 1152 la ĉefepiskopo de Canterbury Teobaldo konsekris lin episkopo de St Asaph (en norda Kimrio), nur dek tagojn post lia pastriĝo.
Verkoj
Li estas interalie aŭtoro de Vita Merlini: "la vivo de Merlin" (1149), de la Prophetiae Merlini kaj de Historia regum Britanniae: "Historio de la reĝoj de Bretonio" (1135-1138).
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Prophetiae Merlini: Latina teksto (eldono 1603) kun komentoj de Alain de Lille
- Historia Regum Britanniae:
- Vita Merlini: Latina teksto