Geografio de Hispanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reliefo de duoninsula Hispanio kaj Balearoj.

Situanta en Okcidenta Eŭropo, Hispanio okupas la plejparton de la Iberia duoninsulo kaj, ekster ĝi, du ĉefaj arkipelagoj (Kanariaj Insuloj en Atlantiko kaj Balearoj en Mediteraneo), du urboj, Ceŭto kaj Melilo, en la nordo de Afriko, la insulo Alborano kaj serio da insuloj kaj insuletoj kiuj troviĝas antaŭ la duoninsula marbordo, kiel la insuloj Kolumbretoj. Krome, ĝi havas malpli grandajn nekontinentajn posedaĵojn kiel Ĉafarinoj, la roko Vélez de la Gomera kaj la roko Alhucemas, ĉiuj ili antaŭ la afrika marbordo.

Laŭ teritoria grando, ĝia estas la kvara lando de Eŭropo post Rusio, Ukrainio kaj Francio, kaj la dua de la Eŭropa Unio.

La fizikaj limoj de Hispanio estas la jenaj: okcidente, Portugalio kaj Atlantiko; Mediteraneo oriente; la Ĝibraltara Markolo, Atlantiko kaj Mediteraneo sude; kaj Pireneoj, kune kun la Biskaja Golfo norde.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Las Médulas, Leono.
Koridoro de Ebro.

Hispanio havas diversan klimaton laŭlonge de ĝia teritorio. La mediteranea klimato regas preskaŭ ĝian tutan geografion. La suda marbordo kaj mediteranea havas klimaton kiu estas nomata "marborda mediteranea klimato" kiu ankaŭ troviĝas en la Valo de Guadalquivir: leĝeraj temperaturoj, abunda pluvado dum la tuta jaro escepte de la somero.

En la interno de la duoninsulo la klimato estas pli ekstrema, tie troviĝas la kontinenta mediteranea klimato, kiu ampleksiĝas al preskaŭ la tuta duoninsulo, malaltaj temperaturoj dum vintro, altaj dum somero kaj neregula pluvado (depende de la geografia situo). Ĝenerale, la okcidentaj regionoj ricevas pli da pluvado ol la orientaj. Tiamaniere, Galegio kaj la Kantabra Maro posedas oceanan klimaton, karakterizita de abunda pluvado dum la tuta jaro ĉefe dum vintro, kaj temperaturo relative malvarmeta.

La montara klimato troviĝas en la altaĵoj, Kantabra Montaro, Pireneoj, altaj pintoj de la Iberia Montĉenaro, Centra Sistemo de Hispanio kaj Betika Montĉenaro, kaj ankaŭ en altaĵoj de Kanarioj, kie ankaŭ estas malaltaj temperaturoj (vintroj malvarmaj aŭ tre malvarmaj) kaj pluvado ĝenerale abundega.

La aridaj klimatoj aŭ duonaridaj (malpli ol 300 mm jare) troviĝas en kelkaj lokoj de la duoninsula oriento: Almerio (dezerto de Tabernas[1]) aŭ la Natura Parko Cabo de Gata-Níjar[2] (kie registriĝas malpli ol 200 mm jare), Granado (Guadix), Murcio, Alikanto kaj Valo de Ebro[3] kie la efekto Foehn estas la ĉefa kaŭzanto de tiom malaltaj pluvadoj.

La subtropika klimato estas karakterizo de Kanarioj[4], kun varmaj temperaturoj dum la tuta jaro kaj malmulte da pluvado (pli abundaj en la okcidentaj insuloj). Tamen, tiu klimato ankaŭ troviĝas en la sudaj marbordoj de la duoninsulo (Malago, Granado, Almerio), kie la temperaturo estas relative varma sed la pluvado estas pli abunda ol en Kanarioj.

Montaraj ĉenoj[redakti | redakti fonton]

Teide, en la insulo Tenerife, estas la plej alta pinto de Hispanio.
Vido de la pinto Veleta en la ĉenpinto de Mulhacén.

La hispana reliefo karakteriziĝas pro ĝia alteco, kun meza alteco je 660 metroj, kaj montara se oni komparas ĝin kun la cetero de la landoj de Eŭropo, escepte de Svislando, Aŭstrio kaj la ŝtatetoj Andoro kaj Liĥtenŝtejno, kiel mezuma alteco estas multe pli alta. En la duoninsula Hispanio, la reliefo artikulaciiĝas ĉirkaŭ la granda Hispana Centra Altebenaĵo kiu okupas la plejparton de la centro de la Iberia duoninsulo kaj ĝi havas mezuman altecon je 660 metroj. Ekster la altebenaĵo, troviĝas la basprema zono de la rivero Guadalquivir, situanta en la sudokcidento de la duoninsulo, kaj la de la rivero Ebro, en la nordoriento de la sama. La ĉefaj montaraj sistemoj estas: Pireneoj, Iberia Sistemo, Kantabra Montaro, Hispana Centra Sistemo kaj Betika Montaro.

Plej altaj pintoj
Pinto Provinco Alteco (msnm)
Teide Tenerife 3718
Mulhacén Granado 3478
Aneto Huesko 3404
Veleta Granado 3392
Pinto de Llardana Huesko 3375
Alkazabo Granado 3366
Monto Perdido Huesko 3355
Pinto Marboré Huesko 3328
Pinto Perdiguero Huesko 3321
Pinto de la Maladeta Huesko 3309
Fonto: Ĝenerala Direktorio de la Nacia Geografia Instituto de Hispanio

Teritoria organizo[redakti | redakti fonton]

Aŭtonomaj regionoj de Hispanio.

Hispanio estas ŝtato teritorie organizata en 17 aŭtonomaj regionoj kaj 2 aŭtonomaj urboj. La titolo 8 de la konstitucio starigas la teritorian organizadon de la ŝtato laŭ municipoj, provincoj kaj aŭtonomaj regionoj, ĉi lastaj kun la rajto pro koncernaĵoj al iliaj propraj aferoj kun ampleksa aŭtonomio, leĝdona povo, buĝetoj, administraĵoj kaj plenuma povo koncerne al la ekskluzivaĵoj kiujn la ŝtato garantias al ili per la Konstitucio kaj ĉi aŭtonomia statuto. Kvankam Navaro ne fariĝis aŭtonoma regiono, sed Forua Komunumo, kaj pro tio ĝi ne havis sian aŭtonomian statuton, sed ĝi plibonigis la tradiciajn foruajn rajtojn, malgraŭ tio ĝi estas konsiderata kiel aŭtonoma komunumo je ĉiuj niveloj, laŭ interpreto de la Konstitucia Tribunalo.

Ĉiu aŭtonoma komunumo estas formata de unu aŭ pluraj provincoj, entute 50.

Ekde 2003 adoptiĝis la "Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj ", aŭ unuaĵoj NUTS, el tri niveloj, kun statistikaj celoj laŭ la eŭropa regularo kaj fiksita de la Eŭrostat. La 50 hispanaj provincoj kaj la 2 aŭtonomaj urboj estas klasifitaj en la niveloj NUTS-3; la 17 regionoj en la nivelo NUTS-2; kaj por la niveloj NUTS-1 kreiĝis grupoj de aŭtonomaj komunumoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]