Geokaŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geokaŝado

emblemo

emblemo

outdoor game
vdr
Ekzemplo de malfermita kaŝujo el Ĉeĥio

Geokaŝado (angle Geocaching [ĝiokaŝing]) estas ludo ĉe la limo inter sporto kaj turismo, kiu konsistas en utiligo de satelita navigaciilo de la sistemo GPS (Tutmonda loktrova sistemo) kiam oni serĉas kaŝitan objekton (kaŝujo, kaŝkesto, angle cache), pri kiu oni scias nur ĝiajn geografiajn koordinatojn. Dum la serĉado oni uzas ordinarajn turismajn GPS-ricevilojn (birilojn kun funkcio de navigaciado). Homo okupiĝanta pri geokaŝado nomiĝas geokaŝanto, geokaŝistogeokaŝulo.

Kaŝujo[redakti | redakti fonton]

Vojskarabo (travel bug) "Pirato Captain Kyro"

Kaŝujo estas iu akvorezista, plejofte plasta kesto, kanistro ktp. La fondinto de la kaŝujo post ĝia lokigo publikigas ĝiajn koordinatojn en la interreto. La ujo estu sufiĉe granda, por ke en ĝi enmetiĝu notlibro, en kiun enskribiĝas ĝiaj malkovrintoj. Estas kutimo enmetadi en la kaŝujon ankaŭ iajn "donacojn por la malkovrinto" (kaŝujaĵojn). La malkovrinto de la kaŝujo rajtas la donacon reteni, sed devus anstataŭe enmeti ion propran por la aliaj partoprenantoj de la ludo. Speciale allogaj kaŝujaĵoj estas vojskaraboj, kies vojaĝojn intere geokaŝujoj eblas spuri per interreto.

Historio kaj nuntempo[redakti | redakti fonton]

Geokaŝado ekestis en Usono senpere post kiam la 1-an de majo 2000 la decido de tiama usona prezidento Bill Clinton forigis la artifikan varion, aldonatan en la GPS-signalon, kaj plibonigis tiel la ekzaktecon de tiu ĉi navigacia sistemo por ordinaraj civilaj uzantoj de dekoj ĝis centoj al kelko da metroj. La ludo evoluis de la jam antaŭ 2000 ekzistanta simila ludo nomata kaŝkestludado (letterboxing). Malsimile de kaŝkestludado, geokaŝado aldonas la kunigon de la eluzoj de GPS kaj interreto por pliriĉigi la ludon. En januaro de 2008 ekzistis en 222 landoj en la tuta mondo pli ol 500 000 geokaŝujoj, el kio proksimume triono en Usono. Tutmonde ekzistas pli ol 43 000 ludantoj.

Geokaŝado kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]

Geokaŝujo trovita en la Zamenhof-Parko en Bielsko-Biała (Pollando).

Geokaŝado estas tre populara libertempa okupo dise en Eŭropo, sed ĝi estas ne multe konata inter esperantistoj. Tamen en la reto jam ekzistas troveblaj spuroj de rilatoj inter Esperanto kaj geokaŝado, respektive la pli longe ekzistanta kaŝkestludado. Iuj esperantistoj okupiĝas pri la ludo, aliaj eĉ kreas kaŝujojn kies enhavo temas pri Esperanto kaj kiuj tial povas servi kiel netradicia ilo de informado.

La ĉefa lingvo en la mondo de geokaŝado estas la angla. Ĝi estas la lingvo de la lando, kie la ludo ekestis kaj plej furoras, kaj ĝin oni ofte uzas ankaŭ ĉe alilandaj retpaĝaroj pri geokaŝado en dulingvaj priskriboj de geokaŝujoj apud la nacia lingvo. En Esperanto ankoraŭ ne ekuziĝis stabila terminologio rilata al la ludo, sed diversaj uzantoj proponis interalie la jenajn terminojn:

  • geokaŝ(lud)ado (geocaching) = nomo de la ludo
  • geokaŝ(lud)anto / geokaŝulo (geocacher) = homo, kiu okupiĝas pri la ludo
  • geokaŝludi / (geo)kaŝumi / geokaŝi (to go geocaching) = okupiĝi pri la ludo
  • (geo)kaŝujo / (geo)kaŝkesto (cache) la serĉata objekto
  • kaŝujaĵoj / predo (cache treasures / swag) = aĵoj, kiujn oni enmetas en la serĉatajn objektojn kiel donacon/interŝanĝobjekton por la malkovronto
  • geomonero / geomedalo (geocoin) = speciala spurebla medaleto
  • vojskarabo / vojaĝemulo (travel bug) = spurebla metala etikedo

Foje oni organizas geokaŝadon kiel programeron de Esperanto-aranĝo. Tiel faris ekzemple Szilvási László okaze de organizita Esperanto-ekskurso al "Fonto Esperanto" apud Budapeŝto en 2006; Sascha Bittner okaze de la 51-a IS en Würzburg (2007/2008); Marek Blahuš okaze de la 52-a IS en Biedenkopf, FESTO en Donneville en 2010 aŭ la Tutslovakiaj renkontiĝoj en 2009 kaj 2010; Miroslav Hruška okaze de la 65-a IJK en Liberec (2009), SES en Nitra (2011), 71-a IJK en Wiesbaden (2015).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]