Geologia Muzeo (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Geologia Muzeo
geologia muzeo
Lando Hungario vd
Situo Budapeŝto
Koordinatoj 47° 30′ 20″ N, 19° 5′ 51″ O (mapo)47.5055833319.09743611Koordinatoj: 47° 30′ 20″ N, 19° 5′ 51″ O (mapo)
Geologia Muzeo (Budapeŝto) (Budapeŝto)
Geologia Muzeo (Budapeŝto) (Budapeŝto)
DEC
Geologia Muzeo (Budapeŝto)
Geologia Muzeo (Budapeŝto)
Situo de Geologia Muzeo (Budapeŝto)
Map
Geologia Muzeo
vdr

La Geologia Muzeo de Budapeŝto, konata ankaŭ Hungara Geologia kaj Geofizika Instituto estas la ĉefa muzeo pri geologio en Hungario. Ĝi situas en Budapeŝto, en Zugló.

Aerfoto pri la konstruaĵo
Konstruaĵo de la muzeo-instituto
La konstruaĵo
Sur supro de la konstruaĵo kvar homaj figuroj kliniĝas sub pezo de la terglobo

Historio[redakti | redakti fonton]

La instituto estis fondita en 1869 kiel Hungara Reĝa Geologia Instituto. Ĝi funkcias ekde tiam seninterrompe, tial ĝi estas la plej malnova hungara esplorinstituto. En 2007 laboris en la instituto 113 homoj. En 2012 la instituto unuiĝis kun la ĵus fondita geofizika instituto.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo estis konstruita laŭ planoj de Ödön Lechner en 1896. Ĝi estas deklarita historia monumento kaj apartenas al la plej belegaj secesiaj domoj en Hungario. La duetaĝa domego kun keloj formas neperfektan kvadraton, meze interna korto situas. La tegmento estas kovrita per kaheloj produktitaj en uzino de Vilmos Zsolnay.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

András Tasnádi Kubacska establis la muzeon en 1969, kiu trovis lokon en la koridoroj, kiuj ofte estas nekutime larĝaj. (En la ĉambroj okazas la geologia laboro). La muzeo prezentas mineralojn, antaŭhistoriajn spurojn, ĝeneralajn informojn pri la hungara geologio kaj ĝia historio, fine estas ekspozicio pri Ödön Lechner.

Elektitaj institutestroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]