Geolokigo

Lokdetermino, ankaŭ nomata lokalizo, aŭ Geopoziciigado estas la procezo de determinado de la faktan geografian lokon (situon) de elektronika aparato, kiel ekzemple radiosendilo, poŝtelefono aŭ komputilo konektita al la Interreto. Ofte, unu aŭ alia poziciiga sistemo estas uzata por geolokigaj celoj, kaj ofte estas pli grave determini la lokon en formo facile perceptebla de persono (ekzemple, poŝta adreso) ol la precizaj geografiaj koordinatoj.
La vorto geolokigo indikas la geografiajn koordinatojn (latitudon kaj longitudon) de aparta loko sur la Tero (tiu difino de la koncepto estas donita en la normo ISO/IEC 19762-5:2008).
La konceptoj de "geolokado" kaj "geopoziciigado" ankaŭ aplikeblas al spurado de besta migrado kaj media monitorado uzante aparatojn fiksitajn al la korpoj de bestoj, inkluzive de enplantitaj identigaj respondiloj kaj datenregistriloj. Elektronikaj lokigsistemoj ankaŭ povas esti uzataj ene de konstruaĵoj; pro plurvoja disvastiĝo kaŭzita de reflektaj surfacoj, specialaj mezurteknikoj devas esti konsiderataj.