Georg Dionysius Ehret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Dionysius Ehret
Persona informo
Georg Ehret
Naskiĝo 30-an de januaro 1708 (1708-01-30)
en Heidelberg
Morto 9-an de septembro 1770 (1770-09-09) (62-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo botanical illustrator • pentristo • botanikisto • entomologo • scienca ilustristo vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Chelsea vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Dionysius EHRET (30-a de januaro 1708 – 9-a de septembro 1770) estis botanikisto kaj entomologo konata pro siaj botanikaj ilustraĵoj.[1]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Ehret naskiĝis en Germanio al Ferdinand Christian Ehret, ĝardenisto kaj kompetenta desegnisto, kaj Anna Maria Ehret.[2] Li ekkarieris kiel ĝardenista metilernanto ĉe Heidelberg, li iĝis unu el la plej influaj eŭropaj botanikaj artistoj el ĉiu epoko. Liaj unuaj ilustraĵoj estis faritaj kunlabore kun Carl Linnaeus kaj George Clifford en 1735-1736. Clifford, riĉa nederlanda bankisto kaj guberniestro de la Nederlanda Orient-hinda Kompanio estis entuziasma botanikisto kiu havis grandan herbarion. Li havis rimedojn por allogi talentojn de botanikistoj kiaj Linnaeus kaj artistoj kiel Ehret. Kune en la bieno de Clifford nome Hartecamp, sude de Haarlem en Heemstede apud Bennebroek, ili produktis Hortus Cliffortianus en 1738, ĉefverko de la frua botanika literaturo.

Brassica capitata
de Georg Dionysius Ehret

Kiel rezulto de la ekspluatado fare de Johann Wilhelm Weinmann, Ehret finis nur 500 bildojn el milo de la bildkomisio kaj translokiĝis al Anglio,[3] kie li estis promociita de Sir Hans Sloane, la Dro. Mead kaj de la klera Margaret Bentinck, Dukino de Portland. “Kvankam li ne trude imitis tion kion li vidis, nek li permesis, ke lia emo por la koloro kaj la desegno de floroj apartigu lin el la fundamentoj de la planta strukturo," Wilfrid Blunt observis en The Art of Botanical Illustration. Ehret sukcese ricevis mendojn. Gravuraĵoj de liaj botanikaj pentraĵoj ilustris la verkojn de Mark Catesby pri la flaŭro de la amerikaj kolonioj. Gravuraĵoj de lia serio Plantae et Papiliones Rariores, 1748-59, trovis vojon al la Porcelan-fabriko de Chelsea[4] Por Philip Miller li ilustris multajn el la plej rimarkendaj plantoj kiuj estas kultivataj en la Ĉelsia Botanika Ĝardeno. Ehret estis sur la pinto de sia profesio en 1768 kiam la juna botanikisto Joseph Banks revenis el Novtero kaj Labradoro kun la botanikaj specimenoj kiuj kreis lian fruan reputacion; li turnis sin al Ehret por ekhavi detalajn pentraĵojn surfelajn.[5]

La originala verkaro de Ehret troveblas en la Muzeo pri Natura Historio de Londono, en la Reĝa Botanika Ĝardeno de Londono, en la Reĝa Societo de Londono, en la Biblioteko Lindley de la "Royal Horticultural Society", en la Muzeo Viktoria kaj Alberto, en la Universitata Biblioteko de Erlangen, la Biblioteko LuEsther T. Mertz de la Novjorka Botanika Ĝardeno, kaj en la "Hunt Institute for Botanical Documentation" de Picburgo, Pensilvanio.

La genro Ehretia estis nomita liahonore.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Methodus plantarum sexualis (1736)
  • Hortus nitidissimis (3voluma, 1750-1786)
  • The Natural History of Barbados,, Griffith Hughes, 1750.
  • Plantae et papiliones rariores.
  • Bildoj por Plantae selectae de Christoph Jakob Trew. Alia ekzemplero de Plantae selectae en Missouri Botanical Gardens.
  • Ilustraĵoj por "The Gardeners Dictionary" de Philip Miller, Sepa eldono, 1756-1759 (represita en Eighth, 1768), 16 bildoj
  • Ilustraĵoj por Hortus Kewensis de William Aiton (in 3 volumes, 1789)
  • Ilustraĵoj por la grava verko de Patrick Browne nome The Civil and Natural History of Jamaica triparta publikigita en 1756.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu Ray Desmond, English and Irish Botanists and Horticulturists, 1994, s.v. "Ehret, Georg Dionysius".
  2. MBG Rare Books: Author - Ehret, Georg Dionysus. Arkivita el la originalo je 2016-03-13. Alirita 2021-04-29.
  3. Plants and Gardens Portrayed: Rare and Illustrated Books from The LuEsther T
  4. The Gardens Trust, "The other Chelsea flower show"
  5. Patrick O'Brian, Joseph Banks, A Life, 1987 p.60.
  • Memorverko de Georg Dionysius Ehret, Proceedings of the Linnean Society, London, Novembro 1984 ĝis Junio 1985.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

  • de Bray, Lys (2001). "Georg Dionysius Ehret — 1708-70." In: The Art of Botanical Illustration: A history of classic illustrators and their achievements, pp. 107–119. Quantum Publishing Ltd., London. (ISBN 1-86160-425-4).