Georg Dumpert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Dumpert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1899 (1899-11-30) (124-jaraĝa)
Lingvoj EsperantoVolapuko
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Georg Dumpert estis germana volapukisto kaj esperantisto.

Georg Dumpert loĝis Königsstr. 53 en Nurenbergo; profesie li estis komercisto. Li estis diplomita Volapuk-instruisto;[1] en 1888 li estis elektita bibliotekisto de Nürnberger Weltspracheverein, volupaka klubo en tiu urbo. Kiam ĝi en 1890 fariĝis Esperanto-klubo (la unua en la mondo!), li estis unu el tri estraranoj.[2] La Fundamenta Krestomatio aperinta en 1903 enhavas du anekdotojn verkitajn de li.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sigmund Spielmann: Volapük-Almanach für 1888, Leipzig 1888, paĝo 24.
  2. Marcus Sikosek: Dokumente zum "Weltspracheverein Nürnberg". En: Esperantologio 3 (2005), paĝoj 45–54, ĉi tie paĝo 50. (germane)